Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

supren glisanta

    supren glisanta
    milvo super kastelo —
    frosta vespero

Publikigita je 2009-02-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri supren glisanta

supren malsupren

    supren malsupren
    frapante nordan venton
    milvoj kirliĝas

Publikigita je 2009-02-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri supren malsupren

memoro trompas

    memoro trompas —
    kradon de lito tenas
    malgrasa mano

Publikigita je 2009-02-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri memoro trompas

sidante sola

    sidante sola,
    aŭskulti ventoblovojn —
    frosta vespero

Publikigita je 2009-01-31Kategorioj HajkoLasi komenton pri sidante sola

bonmaniere

    bonmaniere
    sidanta en rulseĝo —
    tago pli longa

Publikigita je 2009-01-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri bonmaniere

svingeti krurojn

    svingeti krurojn
    sidante sur litrando —
    baldaŭ printempo

Publikigita je 2009-01-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri svingeti krurojn

granda malvarmo

    granda malvarmo —
    malsanulino zorgas
    mian bonfarton

Publikigita je 2009-01-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri granda malvarmo

potaj plantaĵoj

    potaj plantaĵoj
    dispremitaj sub neĝo
    refrostiĝinta

Publikigita je 2009-01-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri potaj plantaĵoj

ripoza tago

    ripoza tago —
    fojfoje balanciĝas
    branĉoj sub neĝo

Publikigita je 2009-01-26Kategorioj Hajko1 komento pri ripoza tago

domoj kaj arboj

    domoj kaj arboj
    estas alivestitaj —
    neĝluma nokto

Publikigita je 2009-01-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri domoj kaj arboj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 44 Paĝo 45 Paĝo 46 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress