Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

kun sama takto

    kun sama takto
    deĵoras flegistinoj —
    novjara tago

Publikigita je 2009-01-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri kun sama takto

jarfina tago

    jarfina tago
    kun gutinjektilo kaj
    oksigenmasko

Publikigita je 2008-12-31Kategorioj Hajko1 komento pri jarfina tago

malgraŭ ĉi ĉio

    malgraŭ ĉi ĉio,
    ni, por la nova jaro
    faru aranĝon

Publikigita je 2008-12-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri malgraŭ ĉi ĉio

matena frosto

    matena frosto —
    lastnokte ne okazis
    telefonvoko

Publikigita je 2008-12-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri matena frosto

vintra meznokto

    vintra meznokto —
    enspiroj kaj elspiroj
    estas vivsignoj

Publikigita je 2008-12-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri vintra meznokto

senvoĉe dankon

    senvoĉe dankon
    ŝi elspiras, kovrite
    de vatkovrilo

Publikigita je 2008-12-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri senvoĉe dankon

de temp’ al tempo

    de temp’ al tempo
    flagretas nur penseroj —
    vintra sunlumo

Publikigita je 2008-12-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri de temp’ al tempo

gutinjektilo

    gutinjektilo —
    transe de la fenestro
    jen vintra maro

Publikigita je 2008-12-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri gutinjektilo

dormo penetras

    dormo penetras
    en korpon eluzitan —
    vaporhejtilo

Publikigita je 2008-12-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri dormo penetras

guto post guto

    guto post guto
    injektita tra tubo —
    dormo sen sonĝo

Publikigita je 2008-12-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri guto post guto

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 47 Paĝo 48 Paĝo 49 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress