Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

persimonarbo

    persimonarbo
    jam kun neniuj fruktoj —
    malvarma suno

Publikigita je 2008-12-22Kategorioj Hajko1 komento pri persimonarbo

asfalto nigras

    asfalto nigras
    post homoj forkurintaj —
    malvarma pluvo

Publikigita je 2008-12-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri asfalto nigras

pecoj forglitas

    pecoj forglitas
    sinsekve el mia mio —
    vento ŝirblovas

Publikigita je 2008-12-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri pecoj forglitas

kandeloj solaj

    kandeloj solaj
    staras rekte, arbare —
    vintra vespero

Publikigita je 2008-12-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri kandeloj solaj

varma rizkaĉo

    varma rizkaĉo —
    grajnetoj da trankvilo
    en la stomakon

Publikigita je 2008-12-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri varma rizkaĉo

sur frosta korto

    sur frosta korto
    alĵetas longan ombron
    ŝtona lanterno

Publikigita je 2008-12-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri sur frosta korto

folioj ruĝaj

    folioj ruĝaj,
    flavaj, helverdaj, brunaj —
    vojo tra valo

Publikigita je 2008-12-04Kategorioj Hajko1 komento pri folioj ruĝaj

duŝe sen vento

    duŝe sen vento
    ginkaj folioj flavaj —
    korto kvieta

Publikigita je 2008-12-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri duŝe sen vento

vintra sereno

matena sunlumo
 
    vintra sereno —
    po paŝeto sin montras
    maljunulino
   
.

Publikigita je 2008-12-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri vintra sereno

papersakon da

    papersakon da
    koloraj mandarinoj
    alportis gasto

***
Jam komenciĝis la sezono de bongustaj mandarinoj kun flavruĝa ŝelo.

Publikigita je 2008-11-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri papersakon da

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 48 Paĝo 49 Paĝo 50 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress