Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

el Siberio

    el Siberio
    arope trans la maro
    gruoj kuraĝaj

Publikigita je 2008-11-22Kategorioj Hajko1 komento pri el Siberio

ekvintra tago

    ekvintra tago —
    jam sur la avenuo
    alia lumo

Publikigita je 2008-11-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri ekvintra tago

ankaŭ ĉi-jare

ruĝa prirakanto
   
    ankaŭ ĉi-jare
    la ruĝa pirakanto
    regalas birdojn
   
.

Publikigita je 2008-11-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri ankaŭ ĉi-jare

vento karesas

    vento karesas
    du-tri harojn sur vango —
    kosmosa kampo

Publikigita je 2008-11-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri vento karesas

paĝon post paĝo

    paĝon post paĝo
    rakonto pri mirlando —
    ginko zenitas

Publikigita je 2008-10-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri paĝon post paĝo

kornikoj grakas

    kornikoj grakas,
    plenrajte ĉion bekas —
    aŭtunvespero

Publikigita je 2008-10-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri kornikoj grakas

ginkoj sur strato

    ginkoj sur strato —
    pasantoj trempitaj en
    ora aero

Publikigita je 2008-10-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri ginkoj sur strato

ridetoj marŝas

    ridetoj marŝas
    kune kun festoĉaro —
    ja skombra nubo

*****
skombra nubo = alinomo de ciruskumuluso, kiu similas al dorsaj makuloj de skombro. aŭtuna sezonvorto.

Publikigita je 2008-10-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri ridetoj marŝas

ĝisfunde blua

    ĝisfunde blua,
    profunda la ĉielo —
    kosmosa kampo

Publikigita je 2008-10-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĝisfunde blua

knabetoj saltas

    knabetoj saltas,
    kaŝante sin, trakuras —
    kosmosa kampo

******
kosmoso: La genro Cosmos de unujaraj herboj el asteracoj. La specio Cosmos bipinnatus estas plej ofta en Japanio.

Publikigita je 2008-10-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri knabetoj saltas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 49 Paĝo 50 Paĝo 51 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress