Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

pensoj ekĝermaj

    pensoj ekĝermaj
    sed neniam maturaj —
    skvama ciruso

Publikigita je 2008-10-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri pensoj ekĝermaj

obtuze bruas

    obtuze bruas
    vagonaro trenata —
    malvarma pluvo

Publikigita je 2008-09-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri obtuze bruas

densa marbluo

    densa marbluo —
    sin ĵetas en profundon
    ambrobalenoj

*****
ambrobaleno = alinomo de kaĉaloto [Physeter catodon]

Publikigita je 2008-09-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri densa marbluo

nombro da glanoj

glano

    nombro da glanoj —
    junaj familianoj
    ridon dividas
   
   
.

Publikigita je 2008-09-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri nombro da glanoj

sur bordo transa

    sur bordo transa
    domo malbrile blanka —
    aŭtuna akvo

Publikigita je 2008-09-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri sur bordo transa

tagon post tago

    tagon post tago
    versante kaj furzante —
    aŭtun’ kulminas

Publikigita je 2008-09-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri tagon post tago

vento sen ardo

vespero

    vento sen ardo
    traboras tutan korpon —
    aŭtuna kampo
   
   
.

Publikigita je 2008-09-11Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe vento sen ardo

farbitoj floras

    farbitoj floras
    bluaj, blankaj, purpuraj —
    oscedas kato

Publikigita je 2008-09-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri farbitoj floras

simple rigardu

vaporspuro

    simple rigardu
    al kio ĝi traflugas —
    aŭtuno klara
   
   
.

Publikigita je 2008-09-04Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe simple rigardu

subtile ŝvelas

    subtile ŝvelas
    horizonto helblua —
    aŭtuna maro

Publikigita je 2008-09-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri subtile ŝvelas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 50 Paĝo 51 Paĝo 52 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress