Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

fenestron ombras

    fenestron ombras
    nun someraj nubegoj —
    antaŭsilento

Publikigita je 2008-07-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri fenestron ombras

nokto mallonga

    nokto mallonga —
    birddesegna kurteno
    likas je lumo

******
“Mallonga nokto” estas somera sezonvorto.

Publikigita je 2008-07-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri nokto mallonga

kruela suno

    kruela suno —
    tuŝiĝas sur la mano
    ripoj de kato

Publikigita je 2008-07-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri kruela suno

makaonoj

    sur pavimŝtono
    baraktantaj ombroj de
    du makaonoj

——
“Makaono” estas somera sezonvorto en la japana hajko.

Publikigita je 2008-07-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri makaonoj

citrona suko

    citrona suko —
    pepas poŝtelefono
    sub sveltaj fingroj

Publikigita je 2008-07-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri citrona suko

kreskantaj herboj

    alte kreskantaj
    herboj en la ĝardeno -
    embuskas kato

Publikigita je 2008-07-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri kreskantaj herboj

somera ugviso

    matena kanto
    de somera ugviso -
    aleo verdas

Publikigita je 2008-06-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri somera ugviso

cujo prosperas

    sur kuirejo
    obtuza haketado —
    prosperas cujo

Publikigita je 2008-06-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri cujo prosperas

erigeronoj

gutinjektado —
punte surkovras korton
erigeronoj

******
Ĉi tie temas pri unujara erigerono [Erigeron annuus].

Publikigita je 2008-06-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri erigeronoj

maja fenestro

    elstaras flagre
    vaporo el kaftaso;
    maja fenestro

***
Majo jam pasis. Tamen permesu al mi hajkumi pri majo.

Publikigita je 2008-06-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri maja fenestro

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 52 Paĝo 53 Paĝo 54 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress