Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

Hajko de hodiaŭ

    vintra rivero —
    kaj ĉielen kaj akven
    mevoj sin ŝutas

Tie troviĝas kajo por fiŝistoj. Kelkaj kilometroj almonte de la riverbuŝo.

Publikigita je 2005-12-14Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    al hospitalo
    vizitado dujara —
    vintraj burĝonoj

Sakuroj (ĉerizarboj) en la hospitalo staras tute sen folioj. Sed mi trovis, ke iliaj branĉoj jam portas malmolajn burĝonetojn.

Publikigita je 2005-12-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    cent teleroj da
    varmetaj hakbovaĵoj —
    decembro venis

Publikigita je 2005-12-05Kategorioj Hajko5 komentoj ĉe Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    rondira buso
    haltas ĉe hospitalo —
    jam nudaj arboj

Nia urba magistrato veturigas rondiran buson precipe por maljunuloj. La buso rondiras en la urbo kaj haltas ĉe kelkaj ĉefaj lokoj.

Publikigita je 2005-11-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    vintra sunlumo —
    nuboj alŝvebas lante
    al palaj montoj

Publikigita je 2005-11-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    fulmoj kaj tondroj
    frapas cerbon dormantan —
    frosta mateno

Publikigita je 2005-11-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    ploregas bebo
    streĉe en patraj brakoj —
    folioj ruĝaj

Mi promene iras al dentista kuracejo unu-du foje en semajno. Hodiaŭ mi renkontis ilin survoje.

Publikigita je 2005-11-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    mi rememoras
    malgaje, nur malofte —
    folioj pluvas

Publikigita je 2005-11-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    kato ronronas
    jam sur miaj genuoj —
    vintra komenco

Kiam mia amata Bii kuŝas sur miaj genuoj, mi sentas komfortan varmon.

Publikigita je 2005-11-24Kategorioj Hajko, KatoLasi komenton pri Hajko de hodiaŭ

Hajko de hodiaŭ

    spikumas korvoj
    silente sen kverelo —
    falĉita kampo

Mi veturas preter falĉitaj rizkampoj en ĉiu tago. Fojfoje mi vidas aron da korvoj.

Publikigita je 2005-11-22Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe Hajko de hodiaŭ

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 71 Paĝo 72 Paĝo 73 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress