La Kastelo de Karaco

La kastelo de Karaco [唐津城 /Karatu-zyō] estas en la urbo Karaco [唐津/Karatu] de la gubernio Saga [佐賀/Saga]. Ĝi situas sur monteto ĉe riverbuŝo. Terazaŭa Hirotaka, eksvasalo de Tojotomi Hidejoŝi, ekkonstruis la kastelon en 1602 kaj finkonstruis en 1608. Ĝia norda flanko frontas al maro kaj la ŝtonmuro elstaras rekte el la maro.
Laŭ historiaj dokumentoj ĝi ne havis ĉefturon, kvankam ekzistis baza ŝtonmasonaĵo. Malgraŭ tio, en 1966 oni konstruis ĉefturon, imitante la stilon de Keiĉoo-erao (1596-1615). Nun la ĉefturo estas uzata kiel instalaĵo por kulturo kaj turismo.

TERAZAŬA Hirotaka

TERAZAŬA Hirotaka [寺沢広高/TERAZAWA Hirotaka] (1563-1633) estis japana daimio de la frua Edo-epoko, la unua sinjoro de la daimiejo Karaco [唐津/Karatu]. Hirotaka unue servis al TOJOTOMI Hidejoŝi [豊臣秀吉/TOYOTOMI Hideyosi] kaj poste al TOKUGAŬA Iejasu [徳川家康/TOKUGAWA Ieyasu]. Li konstruis la kastelon de Karaco kaj plantis pinojn por ŝirmi rizkampojn kontraŭ vento kaj sablo. Nun ni vidas tie tre belan pinan arbaron.
Pro la merito okaze de la Batalo de Sekigahara [関ヶ原/Sekigahara] en 1600, li ricevis aldonan feŭdon de la insularo Amakusa [天草/Amakusa]. Sed post lia morto okazis la Ribelo de Ŝimabara [島原/Simabara] (1637-1638) kaj lia filo Katataka [堅高/Katataka] estis kulpigita je misregado kaj perdis la feŭdon de Amakusa.