Kapti pagron per salikoko

Vi rekompencis min per multekosta donaco. Mi kaptis pagron per salikoko.

Pagro [Pagrus major] estas bonaŭgura fiŝo por japanoj. (ĉi tie)
“Kapti pagron per salikoko” signifas en la japana tion, ke oni gajnis multan profiton per malmulte da peno aŭ elspezo.
En simila okazo oni diras en esperanta proverbaro “Doni ovon, por ricevi bovon.” En ĉi tiu okazo japanoj dirus “Oni celas kapti pagron per salikoko.”

2 pensoj pri “Kapti pagron per salikoko”

Lasi respondon al Formiko Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *