Esperanto elektebla en WordPress

Mi ĝisdatigis la sistemprogramaron de ĉi tiu blogo WordPress kaj trovis, ke Esperanto jam estas elektebla lingvo en la sistemo mem. Do, la uzanto ne bezonas apartan esperantigitan etoson. Mi iris al la Panelo > Agordo > Ĝenerale, kaj en la paĝo de Ĝeneralaj agordoj elektis Esperanton por “Lingvo de la TTT-ejo” kaj konservis la ŝanĝojn. Jen ĉio!

Nun ĉi tiu blogo prenis la etoson “Twenty Fifteen”. Mi ĝojas, ke Esperanto iom post iom antaŭeniras en la interreta mondo.

Pacdeklaro de Nagasako 2016

La 9a de aŭgusto estis la 71a datreveno de la atombombado al la urbo Nagasako. Ankaŭ ĉi-jare mi esperantigis la pacdeklaron de la urbestro, kiu elkore alvokas politikajn gvidantojn kaj pacamajn civitanojn al kunlaboro por la mondo sen nukleaj armiloj.

Estos mia ĝojo, se vi aprezos ĝin kaj kundividos kun viaj amikoj.

Pacdeklaro de Nagasako 2016

La nuklea armilo estas kruela armilo, kiu detruas la homojn.

La 9an de aŭgusto 1945, antaŭtagmeze je la 11a horo kaj 2 minutoj, unu atombombo ĵetita de usona militaviadilo eksplodegis super la urbo Nagasako. En tiu momento la urbon atakis intensaj varmradioj kaj eksploda blovego. Poste lasita estis abundego da nigre bruligitaj kadavroj, homoj plenkovritaj de brulvundo, homoj kun la eliĝinta intesto kaj homoj dolorĝemantaj trapikite de sennombraj vitropecoj. Nagasako fariĝis infero

Radioj eligitaj el la atombombo penetris en la korpojn de homoj kaj kaŭzis malsanojn kaj perturbojn, kiuj ankoraŭ nun suferigas homojn apenaŭ supervivintajn.

La nuklea armilo estas kruela armilo, kiu daŭre detruas la homojn.

En ĉi tiu majo, unua kiel oficanta prezidanto, la Prezidanto Obama vizitis Hiroŝimon, atombombitan urbon. Li montris per sia ago al la mondo gravecon senti per siaj propraj okuloj, oreloj kaj koro.

Gvidantoj de la nuklearmilaj ŝtatoj kaj ĉiuj aliaj ŝtatoj, kaj ĉiuj homoj de la tuta mondo, bonvolu viziti la urbojn Nagasako kaj Hiroŝimo. Konatiĝu kun tio, kio okazis al la homoj sub la atomnubo. Ekscii la faktojn estas ja la komenco por pensi pri la estonteco sen nukleaj armiloj.
En la kuranta jaro, en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj ĉe Ĝenevo, okazas kunsido por pridiskuti leĝan kadron, kiu antaŭenigos traktadon pri nuklea malarmado. Estas granda antaŭenpaŝo, ke oni ekhavis forumon por leĝa diskutado. Sed la nuklearmilaj ŝtatoj ne ĉeestas en la kunsido, kiu baldaŭ pretigos finan rezulton. Kaj en la kunsido daŭras konflikto inter la ŝtatoj, kiuj dependas de malinstiga efiko de nukleaj armiloj, kaj la ŝtatoj, kiuj insistas pri komenco de traktado por malpermeso de nukleaj armiloj. Se la kunsido pluiros tiamaniere, ĝi estos fermita sen montri vojon al elradikigo de nukleaj armiloj.

Gvidantoj de la nuklearmilaj ŝtatoj, ankoraŭ ne estas tro malfrue por vi, bonvolu ĉeesti en la kunsido kaj partopreni en la diskutado.

Mi alvokas la Unuiĝintajn Naciojn, ĉiujn ŝtatajn registarojn kaj parlamentojn, kaj la civilan socion inkluzive de NROj. Neniam forigu la forumon de leĝa diskuto cele al la elradikigo de nukleaj armiloj. Ĉi-aŭtune en la Ĝenerala Asembleo de UN bonvolu krei forumon por diskuti kaj trakti leĝan kadron por efektivigi la mondon sen nukleaj armiloj. Kaj, kiel membroj de la homa socio, bonvolu daŭrigi penadon eltrovi solvon.

La nuklearmilaj ŝtatoj nun progresigas planon plialtpotencigi siajn nukleajn armilojn. Se la afero pluiros, efektiviĝo de la mondo sen nukleaj armiloj pli malproksimiĝos.

Ĝuste nun kunigu ĉiujn posedatajn “saĝojn” por ne detrui la estontecon de la homaro.

La japana registaro, alvokante elradikigon de nukleaj armiloj, tamen prenas la starpunkton dependan de nuklea malinstigo. Kiel rimedon por supervenki ĉi tiun kontraŭdiron, bonvolu esplori, kune kun leĝigo de la Tri Ne-nukleaj Principoj, kreon de “Zono sen Nukleaj Armiloj en Nordorienta Azio”. Kiel la sola atombombita lando, kiu konas la malhumanecon de la nukleaj armiloj, bonvolu preni la gvidan rolon por efektivigi sennuklearmilan zonon kiel ekzemplon de la saĝo de la homaro.
La historio de nukleaj armiloj estas historio de malfido.

En la malfido inter ŝtatoj evoluadis nukleaj armiloj pli potencaj kaj pli longdistancaj. En la mondo ankoraŭ restas pli ol 15 mil nukleaj armiloj, kiuj estas en danĝero de eventuala uzo en milito, akcidento, terorismo kaj aliaj.

Por rompi tiun fluon kaj ŝanĝi cirklon de malfido al cirklo de fido, unu el la farendaĵoj estas persiste kreadi fidon.

Japanio penadis disvastigi fidon, surbaze de la pacismo de la Japana Konstitucio, per humana helpo kaj aliaj kontribuoj al la mondo. Por ne militi denove, ĝi devas iri plu sur la vojo de la paca regno.

Ĉiu el ni, membroj de la civila socio, havas ion farindan. Interrilatado kun homoj trans landlimoj ja ebligas reciprokan komprenon pri malsameco de lingvoj, kulturoj kaj pensmanieroj, kaj kreas fidon proksime ĉirkaŭ ni. La civitanoj de Hiroŝimo, kiuj varme akceptis la Prezidanton Obama, montris tion. Agoj en la civila socio, eĉ se malgrandaj laŭŝajne, formas solidan kaj valoran fundamenton por konstrui fidan interrilaton inter ŝtatoj.
Sepdek unu jaroj pasis post la atombombado kaj la meza aĝo de la atombombitoj superis 80 jarojn. Iom post iom proksimiĝas la tago, kiam la mondo vidos la “epokon sen atombombitoj”. La demando nun estas, kiamaniere heredigi al la postaj generacioj la spertojn de la milito kaj la atombombajn spertojn kaŭzitajn de la milito.

Homoj el la juna generacio, viaj ordinaraj ĉiutagaĵoj, ekzemple, karesa mano de via patrino, milda rigardo de via patro, interparolo kun viaj amikoj, rideto de via karulo, estos ĉiuj forrabitaj de milito.

Bonvolu nepre unu fojon aŭskulti spertojn pri la milito, spertojn de la atombombitoj. Estas aflikta ago rakonti doloran sperton. Bonvolu kompreni, ke ili rakontas malgraŭ la doloroj, ĉar ili volas gardi estontajn homojn.

En Nagasako komenciĝis la agado de la generacioj de filoj kaj nepoj de la atombombitoj anstataŭe transrakonti spertojn de la atombombado. Progresas ankaŭ la agado heredigi al la postaj generacioj la ne forbruligitan konstruaĵon de la bazlernejo Ŝirojama kiel nacian historian restaĵon

Homoj el la juna generacio, ĉu vi volas ekpaŝi fronte al la pasinteco por la estonteco?
Kvin jaroj pasis post la akcidento de la atomcentralo en Fukuŝimo. Nagasako, kiel la urbo suferigita de radioaktiveco, daŭre subtenas Fukuŝimon.

Ni forte petas de la japana registaro pluan plibonigon de zorgado al la atombombitoj ankoraŭ nun suferantaj pro la sekvaĵoj de la atombombo, kaj tujan savadon de la atombombaj spertintoj per plivastigo de la difino de la atombombita areo kaj per aliaj rimedoj.

Esprimante nian elkoran kondolencon pri la mortintoj pro la atombomboj, ni, la civitanoj de Nagasako, deklaras, ke ni strebos al elradikigo de la nukleaj armiloj kaj al realigo de la eterna paco.
TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto 2016

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie kaj alilingvajn tradukojn (pdf) ĉi tie.

 

Aŭtuno

Aŭtuno venis.  La aero sentigas malvarmecon kaj folioj komencis velki.

Hodiaŭ pluvas. Tio premas mian humoron. Oni ofte komparas aŭtunon kun maljuniĝo de homoj. Tutcerte mi konsentas. La homa maljuniĝo estas plena maturiĝo kaj samtempe velkiĝo. Lastatempe mi rimarkis, ke mi perdis iaman forton kaj persistemon, pri kiuj mi min fidis jam de longe.

Kutime mi ne ŝatas eldiri negativaĵojn. Sed mia humoro deprimita hodiaŭ ial min pelas al negativaj diraĵoj. Pardonu min, eventualaj legantoj.

Laŭ veterprognozo morgaŭ mi havos belan veteron.