Akvo sur Marso

NASA (Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) kaj la universitato de Arizono publikigis, ke sciencistoj konstatis ekziston de akvo sur Marso.
Robota esplorilo Phoenix Mars Lander[feniks maz landr] fosis tersurfacon kaj fotis ĝin. En angulo de la fosaĵo oni trovis brilajn pecojn je grando de ĵetkubo. Post kvar tagoj la esplorilo fotis la saman lokon. Tiam la blankaj pecoj tute malaperis.
Sciencistoj konvinkiĝis, ke la brila materio estis glaciiĝinta akvo, kiu vaporiĝis pro eksponiĝo post la elfoso. Ĉefesploristo de la teamo asertis, “Ke ĉi tiuj pecetoj malaperis en kelkaj tagoj, estas evidenta pruvo de tio, ke ĝi estas glacio. Ekzistis demando, ĉu la materio estas salo. Salo ne povas ŝanĝiĝi tiel.”
La paĝo de NASA estas ĉi tie (en la angla).
La paĝo de la universitato de Arizono estas ĉi tie (en la angla).

Ekzisto de akvo sur Marso sugestas ekzisteblecon de la vivo sur Marso.

Unu penso pri “Akvo sur Marso”

  1. Bedaŭrinde per tiu aparato ne haveblos definitiva pruvo pri iamaj oceanoj kaj sekve de iama vivo; nur fortaj indicoj eble troviĝos. Aliflanke povos esti iuj surprizoj. Vane tamen mi provis lerni, ĝis kia profundo la ŝovelo fosos.

    Ken

Lasi respondon al Ken Miner Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *