Ĉu problemo?

“… la ensemblo de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”
estas frazero eldirita de iu latinidlingva esperantisto.
Tio devus esti
“… la tuto de voĉdonrajtaj diskutantoj en Asembleo …”

Tia senco de la vorto “ensemblo” ne estas registrita en PIV. Leginte la frazeron, mi tuj sentis fremdecon.
Mi scivolas, ĉu eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj (okcidentanoj) sentas fremdecon ĉe la frazero. Mi supozas, ke plimulto de ili ne tiel sentas kiel mi (orientano).
Tio ĉi estas unu ekzemplo, kiun mi menciis en antaŭa artikolo (ĉi tie). Mi ree citu:

Tiuj novradikoj de eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj estas pli-malpli komprenataj surbaze de latinidlingva kulturo. Sed ili ne estas komprenataj de plimulto de japanaj esperantistoj, kiuj ne posedas latinidajn lingvojn. Ĉi tie kuŝas problemo.

6 pensoj pri “Ĉu problemo?”

  1. Estimata, vi tute pravas, mi kunsentas, kvankam mi estas latinido. Tiuj latinaj vortoj ne konvenas en Esperanto. Homoj ofte deziras aspekti klere kaj altnivele, sed ne tiel oni praktiku la lingvon, laŭ mia opinio. Estas bone, ke vi refoje atentigas pri tiu problemo, ĉar multaj ne memoras, ke ilia kulturo ne estas la centro de la mondo …
    Mari-elen

  2. Por mi tiu “ensemblo” estis simple nekomprenebla en tiu frazo. La vorto ja ekzistas en Esperanto, sed ĝi ne havas signifon, kiu faras la frazon komprenebla. Do, rezultas galimatio. Fakte en tiu okazo mia unua spontana provo de kompreno estis tia, ke mi supozis, ke oni celis “asembleo” anstatau “ensemblo”. Sed tio ne multe helpas al kompreno.

    Por mi fakte “ensemblo” vere signifas nur “grupo de muzikistoj aŭ aktoroj”.

  3. Interesa demando. Unue legante la frazeron mi tuj komprenis la sencon (ĉar kvankam mi estas duon anglosaksa, duon kelta mi scipovas kelkajn pli latinidajn lingvojn). Subite poste mi konstatis ke estas problemo kaj ne temas pri ĝusta uzado de la vorto.

    Kompreneble vi tute pravas. Mi foje timas kiam mi parolas Esperanton ke eble mia lingvo uzado estas tro influita pro la aliaj lingvoj kiun mi parolas.

    Tial estas tiom plezuro povi ĉiutage legi komentojn de geesperantistoj el tre diversaj landoj. Multe helpas la internaciecon de la lingvo, laŭ mi. Dankon por interesa blogaĵo.

  4. Fakte la vorto ne estas ĝenerale latinida. Mi konas ĝin laŭ la franca lingvo, sed en la hispana tiu vorto ne ekzistas. Mi neniam uzus ĝin.

  5. Plej prave.. tiu ‘ensemblo’ ne sonas kongrue… pleje fremdas.. Povus esti: tuto eble ankaŭ pleno, plenpleno, “ĉiuj voĉdonrajtaj”.. kaj multaj aliaj formoj, multe pli esperantecaj..

    Sed ne “ensemblo” : Tiu, en PIV montras ion alian..Ĝi, ĉi tie, sonaĉas 😉

    ivo la senmemora

  6. saluton
    estas la unua fojo ke mi vizitas vian blogon.
    tiu vorto estas latindevena (prefekso “in” >> “en” kaj radiko “simul” >> “kune” aŭ “samtempe”), (rigardu en PIV simultana) ne oficiala vorto kiel ensemblo
    franco, mi tuj komprenis la sencon de la frazo, ĉar france tiu vorto “ensemble” kiun oni uzas adverbe (kune, samtempe…) kaj substantive : tuto, ĉiuj, kaj la difinoj de PIV.
    Mi opinias ke estas franco kiu skribis tiun frazon, li ne legis la difinojn de PIV, pri ensemblo, oni povus diri ke tiu vorto estas teknika…sed ne anstataŭas “tuto”,en tiu kazo mi preferas “ĉiuj”

Lasi respondon al Bertilo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *