Fajro ĉe vidoĉelo

Vidoĉelo estas ejo por spekti (ĉefe obscenajn) vidofilmojn en izolita ĉambreto. Ĝi aperis antaŭ ĉ. 5 jaroj en Japanio. Pro ne tre alta prezo por tranokta uzado, ankaŭ laboristoj, maltrafintaj la lastan trajnon, uzas la ejon por tranokti anstataŭ hotelon.
En vidoĉelo en la urbo Osako, je la tria horo nokte, unu vira kliento (46-jara) bruligis viŝpaperojn en la ĉambreto. La fajro tuj bruligis remburitan seĝon kaj sekve la murojn de la ĉambreto. Nigra fumo disvastiĝis el la ĉambreto en la koridoron kaj baldaŭ plenigis la etaĝon. 15 klientoj mortis kaj 10 vundiĝis. Polico arestis la viron, kiu konfesas, ke li perdis volon plu vivi.
La konstruaĵo havas 7 etaĝojn. La vidoĉelo okupas la teretaĝon, kie ekzistis 32 ĉambretoj, ĉiu kun areo de 2 kvadrataj metroj. La koridoro estis labirinta kaj mallarĝa je 1,2~1,8 metroj. Oni suspektas, ke la administranto de la ejo ne preparis taŭgajn rimedojn kontraŭ fajro.
Mi pensas, ke tiu ĉi okazaĵo estas tipa figuro de la libera merkato, senbrida kapitalismo. Monavida administranto preparas bele ornamitan amuzejon, kiu plej efike gajnas monon, sen atento al sekureco. La klientoj estas ja viktmoj en duobla senco.

Unu penso pri “Fajro ĉe vidoĉelo”

Lasi respondon al ::jubilo::haku:: Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *