Aŭtunaj folioj

aŭtunaj foliojHodiaŭ revenis iom da aŭtuno. La minimuma temperaturo estis 5,1 celsigradoj kaj la maksimuma estis 14,9 celsigradoj.
Estis la kursotago por la pentrado. Hodiaŭa temo estis aŭtunaj folioj. Kursanoj kunportis multajn foliojn ruĝiĝintajn aŭ flaviĝintajn kaj dismetis ĉi tiujn sur la tablo. Tiuj ĉi folioj havas diversajn formojn kaj kolorojn.
Mi aparte miras riĉan nuancon kaj malsimplan gradiĝon de iliaj koloroj. Kvankam estis tre malfacile redoni ĝin sur papero per miksado de farboj, tamen estis ege plezure kolormiksi kaj kolormeti sur papero. Bedaŭrinde mi ne sukcesis kolorigi mian pentraĵon ĝisfine.

*** (en la foto) branĉo de lespedezo, sakuraj folioj kaj foliaro de acero.

Unu penso pri “Aŭtunaj folioj”

  1. Mi ŝatas viajn bildojn, sed kiam oni povos admiri viajn proprajn pentraĵojn en via blogaro?
    Tutamike

Lasi respondon al ĵeo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *