Kiel orientigi Esperanton

PIV jam de 1970 entenas kapvorton “Nipono”, kiu samsignifas Japanion. Sed preskaŭ ĉiuj japanaj esperantistoj (ankaŭ mi) ne uzas ĝin. Kial?
Ĉar ni, japanaj esperantistoj, respektas la lingvan tradicion de Esperanto, kiu garantias interkompreniĝon inter ĉiuj popoloj. Ni kredas, ke Esperanto estas pli facila kaj pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj. Ni esperas, ke ĝia facileco kaj kaj neŭtraleco plifirmiĝos per nia sindeteno de nenecesaj neologismoj. Ni akceptas, ke ni devas lerni kaj memori CERTAN kvanton da vortoj por uzi Esperanton, kvankam tio pezigas pli multe nin ol eŭropanojn.
Sed laŭvicaj enkondukoj de neologismoj fare de eŭroplingvanoj mirigas nin kaj malfaciligas Esperanton por ni. Mi komparu uzadon de Esperanto kun ia sporta ludo. Mi (=japano) kaj li (=eŭropano) ludas la saman ludon surbaze de certaj reguloj (la gramatiko kaj vortaro). Mi trejnas min per la difinitaj reguloj kaj nun ekludas. Sed li fojfoje ŝanĝas la regulojn (enkondukoj de neologismoj). Mi devas lerni kaj memori ilin ankoraŭfoje. Pro ĉi tio mi ne povas ĝui la ludon, kies reguloj ŝanĝiĝadas kaj malfaciliĝadas senĉese. Mi ĉiam sentas malkontenton kaj frustriĝon.
Tio ĉi estas kerno de la problemo, kiun mi volas atentigi eŭroplingvajn esperantistojn.
Ŝerce mi diru, ke la Akademio de Esperanto en venontaj oficialaj aldonoj prenu nur radikojn devenantajn el neeŭropaj lingvoj kaj malrekomendu ĉiujn neoficialajn radikojn devenantajn el eŭropaj lingvoj. Kion do pensos eŭropaj esperantistoj en tiu situacio? Ĉu ili povus ekkompreni la situacion, en kiu vivas neeŭropaj esperantistoj?

6 pensoj pri “Kiel orientigi Esperanton”

  1. Oriente de Svedio estas Finnlando aǔ Suomio.
    Se vi serĉas en Vikipedio “Suomio” vi vidas
    Finnlando
    (Alidirektita el Suomio)
    same se vi serĉas Nipono vi vidas
    Japanio
    (Alidirektita el Nipono)

    sed se vi serĉas Laponio vi vidas
    Sameio
    (Alidirektita el Laponio)

    Do Sameio oni akceptas sed ne Suomio

    La popolo en Sameio:
    La Sameoj (Samee Sámi) estas la indiĝenaj loĝantoj de Norda Kaloto, troviĝantaj tie jam en prahistorio. Ili antaŭe kutime nomiĝis “laponoj”, sed tiu vorto estas konsiderita malrespekta kaj evitinda.

  2. Mi kiel meksikano (eĉ ne aŭropeano.. ja parolanto de eŭropa lingvo) ankaŭ ne ŝatas tiom da neologismos… mi tre ĝuis legi La Fremdulo, tradukita preskaŭ nur per bazika radikoj.. kaj havis probemojn legante La Familio de Pascual Duarte… kiu usas MAV- anstataŭ MALBON-

  3. La eŭroplingvanoj, kiuj senkatene ĉerpas el siaj lingvoj kaj eĉ supozas ke iliaj mitologio kaj metaforoj estas tutmondaj, ne uzas la saman lingvon. Ili eĉ tute miskomprenis la esencon de la internacia lingvo. Unu kernan econ de tiu lingvo bele esprimis ĝia iniciatinto, kiu iam vidis, ke “sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo”.

  4. Mi tute samopinias kiel la aùtoro de tiu chapitro: eùropanoj devas atenti kaj ne enmeti daùre neologismojn el siaj lingvoj. La lingvo devas esti tutmonda, resti tutmonda, farighi tutmonda… laù via placho…
    Chu ni diru “rettaglibro” anstataù “blogo”??
    Feliche danke al mia restado en Azio mi konsciighas pri tiu problemo, fenomeno, aspekto de nia kulturo.

  5. ..
    Mi opinias ke la tuta demandaro kuŝas en : Kiel, por terano, por ĉiutagaĵoj same kiel por profesiaj apartaĵoj ĉiaspecaj,fakaj, havi enkape la taŭgan esprimon…Ĉar ni ne uzas la lingvon ĉiutage, en familio aŭ laborloke…!!!!

    Por novaĵoj ni pesu inter la avantaĝon uzi vorton jam multfoje eniritan en la denaskaj lingvoj kaj tropezon de truditan elpensaĵon..

    Ekz. blog iĝis francaĵo…. .Sed ni ja rajtas, plej prave, uzi retlibro-n, retan taglibron). Tiuj ne tro pezegas. Ni ja sciu ke el tiu blogo ni povas blogi, cerbumi bloge, blogeti, enbloge vagi, ellasi blogecan pensmanieron…

    Ni havu, koncerne tiujn novaĵojn tutmondajn, rigardon ĉiutagecan…

    Kaj, Plej ĉefe, ni, okcidentanoj, lernu korektan Esperanton, ne faru esperantlingve paŭsojn el niaj propraj lingvojn, pro maldiligento kaj nekompreno de la kernaj trajtoj de la Zamenhofa elpenso.. Eble en tio kuŝas io gravega ne sufiĉe pripensita, ne sufiĉe instruita.

    Ivo rezeano

  6. Tial Claude Piron en sia libro “La Bona Lingvo” estis kontraŭ la novvortismo (neologismemo) de certaj, kaj bele priskribis kaj apogis fundamentan kreivan Esperanton.
    Mi opinias, ke li pravis.

Lasi respondon al Harri Laine Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *