Mediprotektado akuzata

Ju pli vastiĝas kaj fortiĝas mediprotektaj konscioj, des pli akriĝas kritikoj kontraŭ mediprotektaj agadoj. Fakte ekzistas kelkaj kritikendaj argumentoj kaj agadoj en mediprotektaj movadoj. Tamen ja necesas bone esplori kaj pripensi pri unuopaj problemoj.
En Japanio en la dua duono de la lasta jarcento, media poluado kulminis kaj sekve aperis mediprotekta movado. Tiutempe aŭtoritatuloj kaj entreprenistoj kritikis mediprotektajn civitanojn, ke ĉi tiuj estas malfakuloj, ne scias aferojn. Sed la historio pruvis, ke la timoj kaj plendoj de tiuj malfakuloj havis konsiderindan bazon.
Ke homoj sen fakaj scioj instinkte timas novan nepruvitan teknologion, estas ja ĝusta ago. Ili ne ŝuldas devon. Tiuj, kiuj devas pruvi sekurecon de nova teknologio, estas koncernaj sciencistoj kaj entreprenistoj. Laŭ mia takso ĝis nun oni ne prezentis sufiĉajn pruvojn pri la sekureco de novaj teknologioj, aparte pri tiu de GMO-j (genetike modifita organismo).

8 pensoj pri “Mediprotektado akuzata”

  1. “Ke homoj sen fakaj scioj instinkte timas novan nepruvitan teknologion, estas ja ĝusta ago.”

    Ili timas tre elekteme.

    “Ili ne ŝuldas devon.”

    Mi malkonsentas, kompreneble. Antaŭ ol kritiki ion ajn, oni havas la devon esplori la faktojn kun malferma menso. Teknologio nur havas la devon provizi tiujn faktojn; tion ĝi faras pri GMO-oj. Informo abundas rete.

    Ken

  2. Dankon pro viaj komentoj.

    Beĉjo:
    Mi ĝojas pro via konsento.

    Ken:
    > Ili timas tre elekteme.

    Mi ne komprenas. Kiel “elekteme”?

    > Antaŭ ol kritiki ion ajn, oni havas la devon esplori la faktojn kun malferma menso.

    Mi konsentas. Sed mi ne diris pri tiu devo. Mi diris pri la devo pruvi sekurecon de koncerna teknologio.

    > Teknologio nur havas la devon provizi tiujn faktojn; tion ĝi faras pri GMO-oj.

    Tute same asertis tiuj sciencistoj, kiuj partoprenis en la Manhatana Projekto. Kaj suferis civiluloj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Sciencistoj kaj iniciatintoj de nova teknologio havas socian devon pri ĝia konsekvenco.

    > Informo abundas rete.

    Jes, tro. Sed mi ne kredas, ke ĉiuj necesaj informoj troviĝas tie. Foje vere gravaj informoj estas kaŝitaj.

    Mi ege bedaŭras, ke troviĝas kelkaj kontraŭsciencaj tendencoj inter la modiprotektaj movadoj. Sed tio ĉi estas ilia kontestado pro tio, ke ekzistis (kaj ekzistas) sciencistoj, kiuj ne prenas socian respondecon pri sia esploro.

    Toño:
    > Jen alia opinio pri la afero, malsama, de Manolo

    Ha, honeste dirite, mi skribis mian artikolon post tralego de tiu artikolo. Sed nunmomente mi ne emas komenci debaton kun li. Tial mi ne komentis ĉe li.
    (Eble nekomprenebla sinteno de orientano, ĉu?)

  3. >Ken:
    >> Ili timas tre elekteme.
    >Mi ne komprenas. Kiel “elekteme”?

    Oni elektas el inter nepruvitaj teknologioj iujn por timi, aliajn por senkritike bonvenigi.

    Ken

  4. Ken, dankon pro via klarigo.
    Homoj ĉiam elektas surbaze de la spertoj, kiujn ili jam havas. Tiuj spertoj estas malsamaj por ĉiu homo.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *