Alĵetitaj ŝuoj

Iraka ĵurnalisto alĵetis siajn ŝuojn al la usona prezidanto Buŝ [Bush] en gazetara konferenco en Bagdado. Li insulte nomis la prezidanton “Hundo!” kaj ĵetis la suojn. Oni tuj malliberigis lin.
La prezidanto lerte evitis ambaŭ ŝuojn kaj ŝercis “La mezuro (de la ŝuoj) estis 10”. Sed neniu el ĉirkaŭantoj ridis.
Tiu ĉi okazaĵo ja simbolas la rilaton inter la Iraka popolo kaj Usono.

5 pensoj pri “Alĵetitaj ŝuoj”

  1. Kara Vastalto, kvankam mi mem ne alte estimas s-ron Bush pro liaj politikoj, tamen ĉagreniĝis pro tiu movo de iu irakano. Miaopinie estas pli bone kiam oni serene kaj neinsultante protestas aferojn. Tiu movo nur kaŭzas malrespekton rilate irakanojn kaj makulas ilian bildon ĉe la mondanoj.

  2. al Tono (mi ne povas skribi la ~ sur la n)
    eble vi devintus traduki la komenton, ĉar mi ne tute komprenas la hispanan tekston.
    Mi opinias ke Buŝ estas unu el plej granda krimulo el demokrata lando en la XXI-a jarcento, mi ne bone komprenas la usonanojn, tre religemajn, kiuj elektas buĉiston. sed tiel oni (la adorantoj) diras : la voĉo de Dio ne estas komprenebla……en Usono oni balotas en preĝejo!!!!!!!Usona demokratio estas farso de “Dio”.

  3. Mi estas Usonano, kaj mi tre esperas, ke la rilato inter la Iraka popolo kaj Usono estas multe pli bona ol la rilato inter la Iraka popolo kaj Buŝ.

Lasi respondon al sesdekunu Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *