La artikolo 9

Artikolo 9 de la Japana Konstitucio

   Sincere aspirante pacon bazitan sur justo kaj ordo, la japana popolo por ĉiam rezignas militon kiel suverenan rajton de la nacio kaj minacon per aŭ uzon de armea forto, por rimedoj solvi internacian konflikton.
   Por atingi la celon de ĉi-antaŭa alineo, nenia ter-, mar-, nek aer-armeo, nek alia militivo estos posedata. La milit-rajto de la ŝtato ne agnoskiĝos.
   (tradukita de IZUMI Jukio [Izumi Yukio])

4 pensoj pri “La artikolo 9”

  1. Laŭleĝe jes. Sed, bedaŭrinde, efektive ne.
    Japanio posedas la defendkorpuson egalan al armeo. Sed estas grave, ke ĝis nun la konstitucio limigas ĝian senbridan agadon al milito.

  2. Japonio ne havas armeon? kio estas “Japan Self-Defense Forces” japanaj memdefendaj fortoj? estas skribita en la konstitucio post la lasta tutmonda milito, sed fakte Japanio havas tankojn, militaviadilojn kaj ĉio kio necesas por militi, kiel la aliaj landoj,

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *