Tvitero en kiuj lingvoj?

Kiam mi komencis pepi en Tvitero (Twitter), mi preparis du kontojn: unu estas por pepi en Esperanto, kaj la alia por pepi en la japana. Ĉar mi volis havi interkomunikadon per Esperanto en Tvitero.
Laŭ mia ĝisnuna observo tiuj, kiuj pepas plejparte en Esperanto, ja ekzistas kelkaj. Sed plej multaj esperantoparolantoj uzas plurajn lingvojn en unu konto. Tial en mia temlinio aperas ne nur Esperantaj pepoj sed ankaŭ multaj alilingvaj pepoj. Tiu fenomeno mem ne estas problemo. Tamen mi devas elekti Esperantajn pepojn, rigardante la temlinion. Ĉi tiu estas problemo.
Iuj opinius, ke li/ŝi volas uzi plurajn lingvojn en unu konto, ĉar plurlingveco estas lia/ŝia personeco. Aŭ ke estas teknike malfacile pepi en pluraj kontoj.
Ja ekzistas interkomunikado per Esperanto en Tvitero, sed nunmomente ĝi ne estas intensa, bedaŭrinde.
Kion mi faru?

3 pensoj pri “Tvitero en kiuj lingvoj?”

  1. Mi plej ofte afiŝas dulingve kaj ofte ne diras precize la saman aferon ambaũlingve. Mi ŝatas ŝerci kaj oni kiu komprenas ambaŭ lingvojn plej bone komprenas la ŝercojn. Mi ankaũ tre ŝatas montri al miaj unulingvaj amikoj ke Esperanto ne estas nur afero kiun mi faras sole, sed ke mi apartenas al tuta komunumo kiu esperantumas kune. Jen mia $0.02.

  2. Mi afiŝas esperante kiam ajn eble. Se vi nur malofte pepi japane, ne ekzistas kialo por tia apartigado. Fojaj japanaj pepoj certe ne tro ĝenos Esperantistojn, kaj tio faciligos vian pepadon.

  3. Mi ankaŭ havas du diversajn kontojn por diversajn lingvojn (la rusa kaj esperanto). Sed lastatempe mi preskaŭ ĉesis uzi la esperantlingvan tviteron.

    Jes, estas problemo – trovi tvitojn en Esperanto inter multaj aliaj en nacilingvoj, kiujn vi ne komprenas. Pro tio mi ĉiam preferis sekvi nur tiujn, kiuj ankaŭ uzas nur Esperanto en tvitero.

Lasi respondon al Keĉjo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *