Esperantistoj, ĉu fidindaj?

Kopirajto (aŭtorrajto) estas rimedo por protekti aŭtoron de iu verko kontraŭ misuzoj de la verko. Ĝi estas komuna saĝo de la homaro. Estas leĝe malpermesite proprigi al si iun verkon sen permeso de la aŭtoro. Malobservo al kopirajto estas krimo.
Ja ekzistas krimuloj, kiuj malobservas kopirajtojn, ĉie en la mondo (ankaŭ en Esperantujo, bedaŭrinde). Mi ne priparolos tion en tiu ĉi artikolo.
Problemo estas tio, ke en Esperantujo ekzistas tiuj opinioj, kiuj publike subtenas krimojn kontraŭ kopirajtoj.
Vidante tiujn diraĵojn, kion pensos ne-esperantistaj entreprenistoj, kiuj okaze interesiĝis pri esperanto? Ili certe suspektos, ke esperantistoj ne estas fidindaj. Kaj ili pensos, ke ili perdos, se ili publikigos iajn verkojn en Esperanto. Tiel ŝrumpos ŝancon por Esperanto.
Esperantistoj devas ekkonscii, ke tiaj agadoj kontraŭ kopirajtoj subfosas la fidon al Esperantujo kaj malhelpas disvastigon de Esperanto.

19 pensoj pri “Esperantistoj, ĉu fidindaj?”

  1. 1. Kopirajto ne estas universalaĵo. Dum la plejparto de la homa historio ĝi ne ekzistis.

    2. Malobservo de kopirajto ĝenerale ne estas krimo. Almenaŭ en Britio kaj Usono ĝi ĝenerale ne estas krimo. Krom se temas pri amasa malobservo, oni devas mem procesi kontraŭ la misfarinto por ricevi kompenson; ne estas punoj, kaj la polico ne interesiĝas.

    3. Ne ŝajnas al mi, ke esperantistoj pli emas malobservi kopirajton ol neesperantistoj. Tamen oni devas kalkuli kun tio, ke, se io estas kopiebla, ĝi estos kopiata. Ĉu ekzistas solvo?

  2. >1. […] Dum la plejparto de la homa historio ĝi ne ekzistis.

    Ni vivas en la nuntempo, kiam oni observas la kopirajton.

    >2. Malobservo de kopirajto ĝenerale ne estas krimo. […]

    Ĉu? Vi nur ludas per vortoj.

    >3. […] Ĉu ekzistas solvo?

    Kaj kion do vi faros? Ĉu vi kunlaborados kun krimuloj?

  3. > Ni vivas en la nuntempo, kiam oni observas la kopirajton.

    Nun ni vivas en la nuntempo, sed baldaŭ ni vivos en la estonteco. Indas plani por tio.

    > Ĉu? Vi nur ludas per vortoj.

    Tute ne. Indas ĝuste kompreni, kio estas “krimo”. Ekzemple, kalumnio ne estas krimo, krom se “krimo” signifas ion alian, ol mi kredas.

    > Kaj kion do vi faros? Ĉu vi kunlaborados kun krimuloj?

    En mia lando la leĝoj estas tiel multaj kaj tiel malprecizaj, ke ĉiu estas krimulo, eventuale. Cetere, la leĝoj rajtigas la aŭtoritatojn puni iun, eĉ se krimo ne estas pruvita. Dume, se onia domo estas prirabita, la polico diras, ke ne indas eĉ registri la fakton, ĉar tio okazas tiel ofte. En tiaj cirkonstancoj la koncepto “krimulo” estas iom malklara. Ĝenerale mi ne hezitas malobei leĝon, se la leĝo ŝajnas al mi maljusta kaj ne ŝajnas probable, ke mi estus punata.

    Kopirajto, kiu daŭras 30 jarojn, ne ŝajnas al mi maljusta afero, do verŝajne mi respektos la kopirajton de PIV2002 almenaŭ ĝis la jaro 2032!

  4. > […] Indas plani por tio.

    Ĉu senĝene priŝteli la poŝon de verkintoj? Ne dankon!

    > Indas ĝuste kompreni, kio estas “krimo”. […]

    Kiam aŭtoro plendas, la malobservo de la kopirajto estas krimo. Kiam suferinto plendas, kalumnio estas krimo.

    > En mia lando la leĝoj estas tiel multaj kaj tiel malprecizaj […]

    Ha, mi estas feliĉa ne loĝante en via lando!

    > Kopirajto, kiu daŭras 30 jarojn, ne ŝajnas al mi maljusta afero, do verŝajne mi respektos la kopirajton de PIV2002 almenaŭ ĝis la jaro 2032!

    En kiu lando vi loĝas? Laŭ internacia kontrakto kopirajto daŭras pli-malpli 50 jarojn post la morto de la aŭtoro.

    Post ĉio mi esperas, ke vi agos almenaŭ laŭ tiu ĉi via aserto.

  5. Kara Vastalto,
    Vi diris ke ne-esperantistaj entreprenistoj, kiuj okaze interesiĝis pri esperanto certe suspektos, ke esperantistoj ke esperantistoj ne estas fidindaj.
    Tamen, se pli antaŭe vi ankau diris: “ekzistas krimuloj, kiuj malobservas kopirajtojn, ĉie en la mondo”, do, kial pensi ke en Esperantujo tiaj “krimuloj” estas 100% kaj en la cetera mondo ili estas tiel malgranda elcentaĵo ke tiuj entreprenistoj ja laboras, publikigas, ktp.

  6. Sendube, la mondo plibelus kun esperanto, kopilefto, “mécenat global”, kaj baza enspezo.

  7. Kara Luis,
    Ekster Esperantujo plimulto de la socio respektas la kopirajtojn. Malobservo de kopirajto estas kontraŭleĝa kaj malmorala. Se iu misuzas verkon de alia persono kontraŭ la kopirajto, la aŭtoro povas plendi kaj igi juĝejon puni la misuzanton. Tio ĉi garantias la rajtojn de la aŭtoro.
    Leginte opiniojn de kelkaj esperantistoj tra la reto, mi ekdubas moralecon de esperantistoj. Ĉu vi opinias, ke la kopirajtoj ne necesas en Esperantujo? Mi vidas, ke fakte vi tiel agas.

  8. Pri blogaĵo de Elektrolupo:
    Oni bezonas distingi la kopirajtojn mem disde misuzo de la kopirajtoj. Vi rajtas akuzi la misuzon de kopirajto (ekz. tiu de iu usona filmkompanio), sed vi devas respekti la kopirajtojn mem.

  9. Kara dormomuso,

    > kopilefto

    Kopilefto estas elekto de la aŭtoro mem. Kiam la aŭtoro elektis la kopirajton, oni devas respekti ĝin.

    > “mécenat global”

    Mi ne komprenas. Bonvolu paroli en Esperanto, se tio indas.

    > baza enspezo

    Kaj entute kiamaniere oni garantias tiun “bazan enspezon” de la aŭtoro? Nombro da friponoj malhelpas al li vivteni per siaj verkoj, senpage proprigante liajn verkojn.

  10. Mi ne ĉiam mallaŭdas krimulojn, ĉar iam mi supozas ian neeviteblan kialon por la krimo.

    Se la esperantistaro estus sufiĉe konata, oni komprenus, ke “ekzistas krimuloj […] ĉie en la mondo”, kaj iom da krimoj en la aro ne naksus malestimon pri la tuta aro.

    Sed mi scias, ke, en malplimultaro (angle ‘minority group’), eĉ nur unu krimo facile naskas malestimon pri la tuta aro.
    Kaj mi vidas, ke la esperantistaro estas unu el tiaj malplimultaroj.

    Plie, la amaskomunikilo malofte raportas bonajn aferojn, sed ofte krimojn.
    Do tre probable okazos, ke oni unue ekkonas Esperanton pro raporto pri krimo de iu esperantisto.

    Tial mi bone komprenas la ideon de Vastalto, kaj nenian kontraŭon mi povas skribi.

  11. fotono:
    > en malplimultaro […] eĉ nur unu krimo facile naskas malestimon pri la tuta aro.
    > Kaj mi vidas, ke la esperantistaro estas unu el tiaj malplimultaroj.

    Jes, fakte mi tion timas.

  12. Kara Vastalto,

    Mi shategas kopirajton, kaj klasikan kopirajtonj, kaj modernan kopirajton (kopilefton). Kaj la unua, kaj la dua, multe pli bone funkcius kun la sprita propono de la “ĝenerala mecenateco” http://www.ipernity.com/blog/dormomuso/250259

    > Kopilefto estas elekto de la aŭtoro mem. Kiam la aŭtoro elektis la kopirajton, oni devas respekti ĝin.

    Vi tute pravas. Tamen, mi pensas ke la veraj finvenkistoj devus ofte uzi kopilefton, kaj ke ni povas trankvile traduki la verkojn de la autoroj kiuj ignoras esperanton (almenaŭ por la senpaga reto).

    > baza enspezo…
    estas por chiam. Estas ekonomika sprita solvo por havi samtempe socialismo kaj liberalismo 🙂

  13. Kara dormomuso,

    > la sprita propono de la “ĝenerala mecenateco” http://[…]

    En la indikita retpaĝo mi trovis nur liston da ligiloj. Se vi opinias, ke indas pripensi la “mecenatecon”, bonvolu klarigi ĝin per viaj vortoj.

    > la autoroj kiuj ignoras esperanton

    Ba! Vi neniel respektas ilin. Vi diras, ke vi rajtas ŝteli, ĉar oni ne donacis al vi.

    > ekonomika sprita solvo

    Vi ne respondas al mia demando. Tia abstraktaĵo ne helpas. Mi ripetas mian demandon:
    “Kiamaniere oni garantias tiun `bazan enspezon’ de la aŭtoro? Nombro da friponoj malhelpas al li vivteni per siaj verkoj, senpage proprigante liajn verkojn.”

Lasi respondon al dormomuso Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *