Tri jarojn poste …

Hodiaŭ poŝtisto alportis leteron adresitan al mia filo. Ĝi estas avizletero pri renovigo de trijara kontrakto de certa servo.
Kiel mi jam skribis ĉi tie, mia filo forpasis antaŭ du jaroj. La koverto kun lia nomo repensigis min iomete pri li.
Kredeble antaŭ tri jaroj li faris la trijaran kontrakton, neniel antaŭpensante, ke li forlasos la mondon nur unu jaron poste. Tiutempe neniu el mia familio supozis la sortobaton.
Jes, tia estas homa pensado. Tio estas homa vivo.

2 pensoj pri “Tri jarojn poste …”

  1. Pensigaj voroj. Ne trovante vortojn por komento, mi sidos tempon silenta, dum rimakeblas korbatado.

  2. Mi havis dunaskitan fraton.  Li mortis pro akcidento 14-agxa.  Mia patrino forpasis 76-agxa antaux 5 jaroj.  Gxis siaj lastaj tagoj sxi notadis en sia taglibro kiom da tagoj pasis depost la morto de mia frato dum 35 jaroj.
    Frato povas forgesi pri sia forpasinta frato.  Patrino neniam povas forgesi pri sia tro frue forpasinta filo.  Neniu amo povus konkrenci patr(in)an amon al sia(j) infano(j).   Elkoran kondolencon al vi kaj via edzino.

Lasi respondon al Ursido Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *