Radioaktiva poluado ne ĉesas en la atomcentralo Fukuŝima

La 10an de julio Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) publikigis pri la atomcentralo Fukuŝima-Daiiĉi, ke la mezurita koncentriteco de radioaktivaj cezioj estis 22 000 bekereloj en 1 litro de la poluita akvo ĉerpita el observa puto inter Reaktoro 2 kaj la marbordo, kaj ke la koncentriteco 100-obliĝis en ĉi tiuj 4 tagoj.
Japana Nuklea Reguliga Komisiono (NRA) esprimis fortan suspekton, ke altnivele poluita akvo trapenetras la grundon kaj elfluas en la maron.

2 pensoj pri “Radioaktiva poluado ne ĉesas en la atomcentralo Fukuŝima”

  1. dankon pro nin informi pri tiu dramo. Onidire la registaro kaj privata posedanto nun sekretigas la informojn ?

    Feliĉas plu vidi vian retejon; ĉu vi mimoras pri la sciencaj bildstrioj de S-ro J-P Petit, kiujn ni esperantigis kune antaŭ kelkaj jaroj ?

  2. Saluton, kara Roland!
    Jes, mi memoras vin kaj la traduklaboron. Post tiam mi estis ŝarĝita de familiaj aferoj kelkajn jarojn, kaj intertempe ekhavis kelkajn novajn taskojn por Esperanto.
    Mi ĝojas pro tio, ke vi senlace daŭrigas esperantigon de la serio.
    http://www.savoir-sans-frontieres.com/

Lasi respondon al Roland Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *