Esperanto elektebla en WordPress

Mi ĝisdatigis la sistemprogramaron de ĉi tiu blogo WordPress kaj trovis, ke Esperanto jam estas elektebla lingvo en la sistemo mem. Do, la uzanto ne bezonas apartan esperantigitan etoson. Mi iris al la Panelo > Agordo > Ĝenerale, kaj en la paĝo de Ĝeneralaj agordoj elektis Esperanton por “Lingvo de la TTT-ejo” kaj konservis la ŝanĝojn. Jen ĉio!

Nun ĉi tiu blogo prenis la etoson “Twenty Fifteen”. Mi ĝojas, ke Esperanto iom post iom antaŭeniras en la interreta mondo.

Unu penso pri “Esperanto elektebla en WordPress”

Lasi respondon al Marko Traviko Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *