Mokamarona rulkuko

mokamarono

Mi amas manĝi dolĉaĵojn. Hodiaŭ mi kaj mia edzino vizitis dolĉaĵejon en la urbo, kie ni aĉetis kelkajn manĵuojn.
En angulo de la butiko oni metis kelkajn tabletojn kaj seĝojn. Tie butikumantoj povas libere kaj senpage trinki kafon aŭ teon. Ni fojfoje trinkas kafon kaj teon kun kukoj aĉetitaj en la butiko.
Jen mokamarona rulkuko en la foto tre plaĉas al mi. Bongusta estas la marona kremo gustigita per kafesenco kaj guteto da likvoro.
manĵuo: japana vaporumita bulko, havanta interne ruĝajn fabojn mole kuiritajn kun sukero. (PIV2005)

2 pensoj pri “Mokamarona rulkuko”

  1. Mi ne povas pacienci plu…. per via foto….
    Tamen bona butiko ,tiu estas.
    Oni povas trinki kafon aŭ teon senpage ??
    Marstrikta tempo estas tie.

  2. Jes, certe! Kafo kaj teo (nigra kaj verda) estas senpage trinkeblaj. Estas bonkora nbutiko.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *