Hazardaj paĝoj de esperanta Vikipedio

Mi alklakis sinsekve dek-foje la “hazardan paĝon” de esperanta Vikipedio. Jen la rezulto:
1. Marako: muzikilo de Ameriko.
2. Silla: antikva regno de Koreio.
3. S. Colum Gilfillan: usona esperantisto.
4. Apalaĉio: geografia kaj kultura parto de Usono.
5. Villalba: komunumo de Italio.
6. 6-a de junio: ?
7. Fatvo: islama juĝa ekspertizo.
8. 1053: la jaro 1053 post Kristo.
9. Osnabrück: germana urbo.
10. Mondelingua: planlingvo

Nur du artikoloj pri marako kaj fatvo estas legindaj, sed la aliaj estas simplaj notoj ne indaj je la nomo de “enciklopedio”. Mi respektas la laborojn de entuziasmaj vikipediistoj. Kaj mi bedaŭras, ke kelkaj robotoj amase produktas ne indajn artikolojn.

3 pensoj pri “Hazardaj paĝoj de esperanta Vikipedio”

  1. Se via testo respegulas la verajn proporciojn en la Vikipedio, tiam tamen estas 9.000 legindaj artikoloj en ĝi. Ne malbone! Kaj oni ne forgesu, ke ankaŭ la aliaj “artikoloj” jam havas kelkajn utilajn informojn, kaj povas esti la bazo por legindaj artikoloj.

    Mi fakte havas la planon baldaŭ fari similan teston kun 100 hazardaj paĝoj. Mi tion espereble faros en junio, kaj denove unu jaron poste por vidi la progreson. Mi publikigos miajn rezultojn en sce.

  2. Jes, 9000 legindaj artikoloj estas grava afero.
    Via farota esploro interesas min. Mi atendos vian raporton en sce.

  3. Vastalto:

    Mi estas aktiva vikipediisto, kiu hazarde kruzis al via retejo.

    Unue, dankon pro via esploro. Pro via listo, mi laboras por kreski cxi tiujn artikolojn. Mi iomete ampleksis Silla, malkovris iom da informo pri S-ro Gilfillan, kaj plenigis la artikolon pri Osnabrück.

    Se oni uzos la “hazarda artikolo” butono en iu ajn Wikipedia, gxermo-artikoloj ofte aperos — ja ankaux la anglalingva vikipedio. Tamen, mi estas esperplena ke nia Vikipedio kreskos al bonkvalita informofonto.

    — Scott Starkey (Vikipediisto: Yekrats)

Lasi respondon al Marcos Cramer Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *