Renovigo de tatamoj

Hodiaŭ ni renovigis tatamojn de nia domo. Ni kovras plankojn de 3 ĉambroj per tatamoj. Matene je la 8-a nin vizitis tatamistoj. Ili demetis tatamojn kaj elportis al ilia laborejo.

Tie la tatamistoj disigas maton (supra parto de tatamo) kaj matracon (suba parto de tatamo). Matraco el kunpremita pajlo estas longtempe uzebla. Ili surtegas la matracon per nova mato el plektita junko.

Vespere je la 4-a ili ree alportis la renovigitajn tatamojn kaj metis sur la plankoj de la ĉambroj. La renovigitaj tatamoj havas bonan kaj freŝan odoron, kiu tre plaĉas al mi kaj mia edzino. Ŝi diras, ke ni havas kvazaŭ novan domon.

2 pensoj pri “Renovigo de tatamoj”

  1. La priskribo de la renovigo da tatamoj multe interesis min. Via domo ja aspektas tre fresxa kaj bela. (Ankaux la kato amuzis min!)

Lasi respondon al Eriketo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *