Kiel promocii?

Mi jam skribis, ke mi renovigis mian blogon per WordPress 2.0.5, kiun esperantigis Bertilo Wennergren.
Nun oni anoncas, ke la nova versio 2.0.7 jam liveriĝis, kaj ke la promocio al la nova versio estas forte rekomendita pro sekureca problemo.
Do mi volas promocii mian WordPress-on, sed kiamaniere? Bertilo ankoraŭ ne liveris la esperantan version de 2.0.7. Povas esti, ke li ne liveros la novan.
Ĉu mi povos instali anglan version de 2.0.7 sur la esperanta versio de 2.0.5?

5 pensoj pri “Kiel promocii?”

  1. Ankaŭ mi instalis la esperantan version en mia retejo. Sed nun jam aperis la versio 2.1. Mi ne scias kiom da laboro necesas por ĝisdatigi la tradukon, sed eble oni povus iel kunlabori pri tio? Ni demandu al Bertilo…

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *