Jen, poŝvarmigilo

poŝvarmigiloPoŝvarmigilo estas mane portebla aĵo, kiu eligas varmon dum kelkaj horoj. La fotita poŝvarmigilo havas dimension je 10 cm x 7 cm kun dikeco je ĉ. 5 mm. Laŭ klariga skribaĵo sur la pakaĵo, ĝia temperaturo estas averaĝe 50 gradoj dum 10 horoj.

En tre malvarmaj tagoj mi gluas ĝin sur dorso de la ĉemizo. Tiel mi povas komforte labori en malbone hejtata ĉambro.

2 pensoj pri “Jen, poŝvarmigilo”

  1. Ve, estas vere malvarme ĉe vi! Mi mem emas tre malvarmi je la manoj, kaj mi konas tian aferon (supozeble tia kiu enhavas likvaĵon kiu solidigxas por vamigi). Mi ankaux ricevis donace belan poŝvarmigilon, en kiu oni brulas (jes!) etan stangon de karbono. Do gxi estas uzebla fojon post fojo…

  2. Saluton, Alex!
    Antaŭ kelkaj tagoj en iu televida novaĵo oni raportis poŝvarmigilon kun speciala likvaĵo, kiu solidiĝinte eligas varmon. Post unufoja uzo oni relikvigas ĝin en varma akvo, kaj tiam oni povas ree uzi ĝin.

Lasi respondon al Alex Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *