Jen WordPress 2.1

Finfine mi sukcesis!
Jen vi vidas mian blogon motoratan pere de WordPress 2.1 esperantigita de Bertilo Wennergren.

La kaŭzo de mia antaŭa malsukceso estus misfunkcio de la FTP-programo sur mia nova komputilo. Mi povis senprobleme alŝuti ĉiujn dosierojn pere de la sama FTP-programo sur mia malnova tekkomputilo.

Post la alŝuto mi faris jenajn:
5. Aliri al la blogo kaj eniri en la administran paĝon.
6. Fari promocion laŭ instrukcioj.
7. Reaktivigi kromprogramojn.
8. Modifi du dosierojn sidebar.php kaj style.css laŭ la antaŭa versio kaj alŝuti ilin.

Jen estas ĉio.

7 pensoj pri “Jen WordPress 2.1”

  1. Gratulon pro la sukcesa promocio! Mi ankorau uzas eldonon 2.0.x sed mi baldau ghisdatigos. Chu Bertilo tute tradukis eldonon 2.1?

    La blogo estas (senpere) motorata de WordPress, chu ne?

  2. Kara Vastalto,

    Mi ĵus malkovris etan sed gravan eraron en la Esperanta versio. Mi ĵus korektis ĝin, kaj alŝutis novan version de “WordPress_2.1_Esperanto.zip”.

    Temas nur pri unu korektita dosiero: “wp-includes/js/tinymce/langs/eo.js”. La eraro malfunkciigas kelkajn aferojn en la verka interfaco.

    Mi petas pardonon pro la fuŝo.

  3. Hop! Estas ankoraŭ unu korektenda dosiero. Mi ĵus alŝutis novan version de la tuto. Nun temas pri la dosiero: “wp-includes/js/tinymce/themes/advanced/langs/eo.js”.

    Mi defendas mian honoron per la jena proverbo: Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

  4. Dankon pro via senprokrasta sciigo.
    Estas certe, ke erari estas homa ago. Ŝtonkapa komputilo ne komprenas homan karakteron.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *