Loĝi en hotelo

Mi trovis ankoraŭ unu misgvidan artikolon en PIV kaj Nova PIV. Temas pri la verbo “loĝi“. Mi citu:

loĝ/i 1 (ntr) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas. ~i en Parizo, en la strato X,
       2 (tr) Daŭre okupi. dense ~ata urbo,

Laŭ PIV & NPIV oni ne povas diri “loĝi en hotelo”.
Nun, ni komparu la difinon kun tiu de PV. Mi citu:

Loĝi (x). 1 Daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivadas: ~i en Anglujo, Parizo, en bela domo,
       2 Maldaŭre resti kiel gasto pasigante la nokton en domo aŭ hotelo: ~i ĉe amiko, en hotelo

Laŭ la Fundamento de Esperanto la verbo “loĝi” devas havi ankaŭ la duan sencon de PV. Nome oni povas diri “loĝi en hotelo”. Kaj akutuala uzado de Esperanto subtenas ĉi tiun difinon. Ekzemple oni multfoje mencias pri “loĝado en hotelo” en UK-bulteno.
Mi supozas, ke eŭroplingvanoj nature diros “loĝi en hotelo” sub influo de sia denaska lingvo, malgraŭ la misgvida difino de PIV & NPIV. Nenia problemo.
Sed la difino de PIV & NPIV estas kulpa kontraŭ ekz. japanaj esperantistoj (mi supozas, ke ne nur japanaj…). Eble ili longe cerbumos, ĉu oni povas “loĝi en hotelo”, laŭ la difino de PIV & NPIV. La nova Esperanto-Japana Vortaro (2006) registras nur la difinon de “loĝi” laŭ PIV & NPIV, kaj forgesas la duan sencon laŭ PV.

2 pensoj pri “Loĝi en hotelo”

  1. Kara amiko,

    mi rigardis tion en NPIV kaj trovis tamen: “Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.” (En la senco, ke ŝi ŝatas vojaĝi, eksterdomi piede kaj korpe.) Do, loĝi en domo povas esti komprenata kiel komparfrazo por la uzado de “loĝi en hotelo”.

    Kore, Cez!

  2. Dankon, Cezar, pro via kompletigo.
    Mia opinio estas ke PIV&NPIV devas aldoni al “loĝi” la trian sencon kun tia klara difino, kia estas “maldaŭre resti kiel gasto pasigante la nokton en domo aŭ hotelo” en PV. Tio ĉi estas necesa difino por homoj, kiuj ne posedas eŭropdevenajn lingvojn.
    Ekzemple la japanlingva verbo “sumu” estas plej proksima al “loĝi”, sed ĝi ne havas la sencon “resti kiel gasto”. Tial japanlingvanoj bezonas la trian difinon en Esperanto-vortaro por ke ili komplete lernu la uzon de “loĝi”.
    Nunmomente mi parolas nur pri la japana lingvo, ĉar mi ne scipovas aliajn neeŭropajn lingvojn. Tamen mi supozas, ke la afero estas simila ankaŭ en aliaj neeŭropaj lingvoj.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *