Pluvegas

Hodiaŭ ja pluvegas! Matene mi iris eksteren kun ombrelo dum kelkaj minutoj, kaj reveninte, la subgenuaj partoj de mia pantalono jam tute malsekaj. Vespere mia filo revenis hejmen kun tute malsekaj vestoj.
La loka meteologia observatorio proklamis alarmon pri pluvego kaj inundo. La cuja fronto staradas sur nia regiono kaj vigle aktivadas. La observatorio prognozas, ke pluvos maksimume je 350 mm ĝis morgaŭa vespero. Ĉi tiu prognoza pluvokvanto superas averaĝan monatan pluvokvanton de julio en nia regiono.

2 pensoj pri “Pluvegas”

  1. Saluton, Inga!
    Ho, ve! Ja pluvegoj furiozas ĉie en la mondo!
    Mi suspektas, ke tiu fenomeno parte ŝuldas al la tutumonda varmiĝo.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *