Helblua papilieto

helblua papilietoAntaŭe mi prezentis foton de helblua papilieto. Bedaŭrinde la papilio tiutempe fermis la flugilojn. Ni vidis nur malsupran flankon.
Nun, jen estas helblua papilieto kun la malfermitaj flugiloj. Ni vidas pale helbluan koloron sur griza fono de supra flanko. Tiu ĉi estas vira individuo.
* helblua papilieto [Zizeeria maha], en la japana “jamato-siĵimi (大和蜆蝶)” t.e. “japana konket-papilio”.

2 pensoj pri “Helblua papilieto”

  1. Vi estas bonsxanculo!
    preskaux neniam povas vidi gxin haltantan tiel fligilojn malfermante.
    Kaj vi ecx fotis gxin sukcese.

  2. Dankon, Stela!
    Ordinare papilioj senhalte flirtas tien kaj alien. Ja estas malfacile ilin foti.
    Malofte bonŝanco min vizitas. Tiam mi estas tre feliĉa.

Lasi respondon al Stela Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *