Malfacilas paroli en Esperanto

Mi parolis en Esperanto dum la lastaj 8 tagoj, kio ne okazis al mi dum ĉi tiuj du-tri jaroj. En unuaj tagoj estis malfacile al mi paroli en Esperanto. Sed iom post iom mi alkutimiĝis.
Plimultaj japanaj esperantistoj sentas malfacilon paroli en Esperanto. Kial? Ekzistas kelkaj kaŭzoj. Ĉefaj tri estas:
1. Manko de ekzercado, aparte inter alilingvanoj. Certe utilas ekzercado inter japanoj mem. Sed Ekzercado inter alilingvanoj estas pli multe efika. Tion mi forte sentis dum ĉi tiu UK.
2. Diferenco de lingva strukturo. En Esperanto verbo antaŭas al objekto. Sed en la japana, objekto antaŭas al verbo. Esperanto havas prepozicion, sed la japana postpozicion. Do, en frazfarado en kapo, japanoj havas pensofluon malan al Esperanto. Pro tio japanaj komencantoj ofte (eĉ progresantoj foje) stumblas, ekparolante sen antaŭa pripenso.
3. Psika emo al sindeteno, kiu estis kulturita en la japana intelekta klimato.

5 pensoj pri “Malfacilas paroli en Esperanto”

  1. Interese; mi pensis, ke la precipe malfacilajxo estas la vortprovizo (cxar Esperanto enhavas euxropajn vortojn).
    Mi ankaux pensis, ke la elparolo de Esperanto povas esti malfacila por japanoj. Japane, silabo ne finigxis per konsonanto kaj gxi ne povas komencigxi per pluraj konsonantoj; cxi tiu estas kutime Esperante. Cxu tio ne estas gxena por vi?

  2. Saluton, Mutusen!
    Jes, ankaŭ la vortoprovizo kaj la elparolo kaŭzas problemojn ĉe japanaj esperantistoj. Tamen ili estas venkeblaj relative facile. Se vi aŭskultos japanojn pli-malpli bone parolantaj, vi rimarkos, ke plurfoje ili eraras vortoelekton kaj misprononcas. Sed ili estas bone komprenataj.

  3. Saluton.
    Ĉu vi scias Duan Vivon (Second Life)? Dua Vivo estas virtuala mondo. Tie oni havas sian avataron kaj povas promeni tra la mondo, babili kun aliaj avataroj, kaj eĉ aĉeti tie virtualan domon. Kaj tie Esperanto-grupo estas!!
    Hodiaŭ ni havis konversacian rondon, kaj provis voĉobabilado-sistemon. Tre interesa sperto! Sed mi ne bone povis aŭdi kaj kompreni Esperanton per reala voĉo…

    Mi devas paroli kaj aŭdi Esperanton pli multe!

  4. Cxu vi uzas la vocxbabililon Skajpon? (Skype)? Tre placus al mi ekzerci nin per gaja babilado. Mi estas tie “kofo41”. Nepre kontaktigxu kun mi, cxu?

  5. Saluton, Bonulo kaj Kofo!
    Lastatempe mi ne sekvis la novan teknologion kia estas Dua Vivo kaj Skajpo. Tamen estas certe, ke ili ineresas min. Mi pristudos ilin farinte iom da tempo.
    Dankon pro viaj komentoj.

Lasi respondon al bonulo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *