Cikada ŝelo

cikada ŝeloHodiaŭ matene mi trovis malplenan ŝelon de cikado kroĉiĝinta al hedera folio antaŭ mia domo. Lastatempe mi ne vidis imaginiĝon de cikado, ĉar ĝi okazas ege frumatene antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ multaj jaroj mi propraokule vidis imaginiĝon de cikado, kiam mi kampadis en montara kampadejo.
Ankoraŭ cikadoj ĉirpadas ĉirkaŭ la domo, tamen malpli brue ol antaŭe. La kulmino de cikada ĉirpado ŝajne jam pasis.

Unu penso pri “Cikada ŝelo”

Lasi respondon al Lorenzo TOMEZZOLI Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *