Pentatomo

pentatomo

Hieraŭ pentatomo vizitis min kaj alkroĉiĝis al dratreto de fenestro. Ĝia grandeco estis unu aŭ du centimetroj. Ĝi havis freŝaverdajn duonelitrojn (parte malmolajn flugilojn) kun tri blankaj punktetoj, kiuj tre ĉarmis min.
[Nezara antennata Scott]

Nu, PIV2002 difinas, ke pentatomo estas “genro (Pentatoma) de insektoj el la ordo de heteropteroj”. Do PIV asertas, ke pentatomo estas genronomo.
Sed mi opinias, ke pentatomo konvenas ankaŭ al la ĝenerala nomo de insektoj el la familio de Pentatomedoj. Ĉar familiara lingvouzo en multaj lingvoj ne distingas sisteme genronomojn de heteropteroj.

3 pensoj pri “Pentatomo”

  1. PIV2002 donas ilustraĵojn de “plantocimo” kaj “litcimo” ĉe la artikolo “cimo”. Mi ne certas, ĉu la nomo “plantocimo” estas donita al pentatomedoj.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *