Lerni Perlon

Temas pri la programlingvo Perl. Mi nun relernas Perlon.
Perlo estas relative facila kaj tre oporttuna lingvo por prilabori tekston. Unu el ĝiaj karakterizaĵoj estas tio, ke oni povas atingi celon per pluraj manieroj.
Hodiaŭ mi ekciis kelkajn specialajn variablojn: $` kaj $’ (pliantaŭa kaj pliposta subĉenoj ol identigita subĉeno).

  if ($s =~/io/) {
    $s = $` . 'alio' . $' ;
    # fari aliaĵojn ;
  }

En la supra ekzemplo mi anstataŭigas la subĉenon “io” en la signoĉeno $s per “alio”.

2 pensoj pri “Lerni Perlon”

  1. Pli facile:

    $s =~ s/io/alio/;

    Mi opinias ke Ruby (http://www.ruby-lang.org/) kaj Python (http://www.python.org/) estas la pli bonaj programlingvoj ol Perlo. Ĉar oni hodiaŭ skribas kaj komprenas Perlan programon, sed post kelkaj monatoj, oni ne povos legi kaj kompreni ĝin. Kaj objektema programado estas tro malbela kun Perlo…

Lasi respondon al Robin Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *