Serĉante edinolon

Plena Vortaro (1934, SAT) enhavas la artikolon “edinolo“, kiu estas “ĥemiaĵo uzata por rivelbano“. Sed PIV (1970, SAT) kaj Nova PIV (2002, SAT) forigis tiun kapvorton. Mi ne scias, kio estas edinolo. Mi do konsultis kelkajn vortarojn kaj enciklopeciojn. Sed al mia embarasiĝo mi ne ricevis respondon. Ili ne enhavis edinolon en siaj kapvortoj. Nek OED nek Britannica donis respondon.

Nur jenaj esperantaj vortaroj enhavas “edinolo”-n kiel kapvorton sen detala klarigo.
Nova Vortaro Esperanto-Japana, Okamoto k.a., 1926-1963.
Grande Dicionário Esperanto-Português, I.G.Braga, 1964.
Esperanto-Korea Vortaro, Hajpin Li, 1965.
Nepivaj Vortoj, A.Cherpillod, 1988.
Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, E.D.Krause, 1999.

Tiam mi serĉis “edinol”-on en la interreto per Guglo (Google), kaj havis 326 trafojn, el kiuj jenaj du retpaĝoj estis utilaj.

1. Artikolo en “Salmonsens konversationsleksikon
http://runeberg.org/salmonsen/2/6/0762.html
Mi ne scipovas la lingvon uzatan en tiu ĉi paĝo. Sed mi povas supozi, ke “edinolo” estas nomo al kemia substanco “Metaamido-Ortho-Oxybenzylalkohol“.

2. Chemical Industry on the Continent (Harold Baron, 1909)
http://www.cartage.org.lb/en/themes/GeogHist/histories/histdocts/Biblio20/A20/Baron/baron-chem.html
Laŭ tiu ĉi paĝo Edinol estas produktaĵo de la germana firmao Farbenfabriken Friedrich Bayer & Co. Do mi supozas, ke “edinolo” devenas de tiu varnomo.

Provizola konkludo:
Edinolo estas la varnomo de metaamido-ortooksi-benzilalkoholo.

2 pensoj pri “Serĉante edinolon”

  1. Saluton, Ken!
    Dankon pro via sugesto. Mi ne povas nei, ke “edinolo” estas “etanolo”. Tamen mi ne certas, ĉu oni iam uzis etanolon en fotografia rivelado.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *