Fadenlibelo

fadenlibeloHodiaŭ mi feliĉe sukcesis foti fadenlibelon. Ĝi estas longa je 3 ~ 4 cm kaj havas tre maldikan ventron (abdomenon) kvazaŭ fadeno! Estas tre malfacile al mia fotilo ĝuste enfokusigi tian maldikan objekton per aŭtomata fokusado. Plurfoje en pasinteco mi provis foti fadenlibelon, sed ne plensukcesis. Ĉi-foje mi bonŝance foti belan figuron en ĝusta fokusado.
Fadenlibelo estas komuna nomo (en la japana) de insektoj el la subordo Zygoptera el la ordo Odonata. La specio de la foto verŝajne estas Ischnura senegalensis. En la japana ĝi nomiĝas “ao-mon-ito-tonbo (青紋糸蜻蛉)” t.e. “blumakula fadenlibelo.

2 pensoj pri “Fadenlibelo”

  1. Translingva bildoserc’ado
    http://www.panimages.or

    Inter la lingvoj estas kompreneble esperanto –
    provu la vorton libelo
    En la sveda trollslända(s’pinbastoneto de gnomo) kaj en la norvega Öyenstikker(okul-pik-ulo)

Lasi respondon al inga johanson Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *