Ŝablonoj de Movable Type

Mi modifis kelkajn erojn en la ŝablono por la ĉefpaĝo (index.html). Sed ankoraŭ restas nemodifitaj eroj.
(1) Kiun ŝablonon mi modifu por montri daton kaj monaton laŭ preferata formo (kompreneble en esperanto) ?
(2) Kio estas “TrackBack”? Kiel diri ĝin en esperanto?

Bonvenaj estas komentoj de blog-progresintoj.

*****
Memkomento al (2).
Nun mi pensas, ke la nocio de “TrackBack” plej proksimas al “mencio”.

Memkomento al (1).
Nomoj de monatoj kaj semajntagoj de la lingvoj subtenataj de MT, troviĝas en la dosiero “./lib/MT/Util.pm“. Mi elektis unu lingvon kaj modifis la nomojn en esperanto.

7 pensoj pri “Ŝablonoj de Movable Type”

  1. Kiu dosiero estas ŝablono por “Serĉo kaj Rezulto”? Ĝi ne troviĝas almenaŭ en la redakteblaj ŝablonoj.

  2. La dosiero “default.tmpl” en la dosierujo “search_templates” estas la celata ŝablono.

  3. MT sendas al mi retmesaĝon koditan en “shift-JIS”. Kiamaniere mi povos ricevi retmesaĝon de MT, koditan en “utf-8”?

  4. Resondado: MondoMia
  5. Resondado: MondoMia
  6. MT kodigas retmesaĝon al “shift-JIS” en “Mail.pm” nur por la japanlingva versio.

  7. Resondado: senvaloran min

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *