Mia gusto

Mi amas dolĉaĵojn. Mia plej amata dolĉaĵo dum jaroj estis ĉokolado kaj ĉokolada kuko. Sed lastatempe mi rimarkis, ke mi preferas annon kaj manĵuon ol ĉokoladon kaj kukon. Anno kaj manĵuo estas japanaj tradiciaj dolĉaĵoj.
Oni diras, ke homa prefero pri gusto ŝanĝiĝas laŭ aĝo. Mi jam estas en la dua duono de mia vivo. Estas interese, ke mia gusto ŝanĝiĝis, malgraŭ tio, ke dum longa tempo mi tre amis kaj multe manĝadis eŭropecajn dolĉaĵojn.

7 pensoj pri “Mia gusto”

  1. Estus bone se vi pli detale priskribu; kio estas anno kaj manĵuo. Bildoj?
    Krudaj au preparitaj. Mi neniam audis pri tiuj.
    Tipa sveda regiona dolĉaĵo estas polkagris, japane kolorita sukera glueca stangeto – ruĝ-blank striita.

  2. Vi diris, ke vi estas en la dua duono de via vivo. Vi do estas certa pri via maksimuma vivodaŭro? Nu ankaŭ mi supozas same pri mi. Estas strange ke lastatempe mi ofte havas jenan impreson: dum pasinte la plej multaj homoj, kiuj aperas en mia ĉirkaŭaĵo aŭ en la amasmedioj, estis pli maljunaj ol mi, nun estas inverse.

Lasi respondon al inga johnson Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *