Manĵuo kun azukia anno

Manĵuo kun azukia annoJen estas foto de manĵuoj. Oni enpakas annon per tritika pasto kiel duonsferan bulon kaj ĝin vaporumas.
Ofte anno estas farita el azukio (ruĝa fabo [Vigna angularis]) boligita, dispremita kaj miksita kun sukero. Foje oni uzas por anno ankaŭ fazeolon, pizon, bataton, kaŝtanon k.a.
Ĉi tiuj manĵuoj kostas po unu 55 enojn en la kutima dolĉaĵejo. Ili estas bongustaj kaj tre malmutekostaj kompare kun aliaj vendejoj.

2 pensoj pri “Manĵuo kun azukia anno”

  1. Jes! Mi fakte mang’is kaj vere bongustas. Mi ac’etis en japana butiko en Gotenburgo/Chalmersgatan. Butiko ne plu estas kaj mi ne scias kien ac’eti.

Lasi respondon al Ursido Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *