Kato televidas

televidanta katoLastatempe mia amata kato Bii lernis spekti televidon. Li interesiĝas precipe pri io moviĝanta en la ekrano. Tiaokaze li postsekvas la moviĝon per sia kapo same moviĝanta. Foje li etendas sian manon kaj tuŝas la objekton sur la ekrano. Verŝajne li volas kapti ĝin.
Jen li serioze rigardas rostatajn meretrikojn en la televido.

*meretriko: manĝebla konkulo bongusta [Meretrix lusoria].

2 pensoj pri “Kato televidas”

  1. Saluton Vastalto, kia amuzanta kato!

    Ŝajnas ke la kato televidas, sed vere ĝi reagas al la movado en la ekrano. Mi estas legita ke la okuloj de katoj bone respondas al movado. Tio kaŭzas katon esti bonan ĉasiston; ĝi havas la kapablecon per movado por distingi malgrandajn bestojn el la cirkaŭaĵoj. Jen interesa fakto: la okuloj de katoj malbone distingas inter koloroj; ĝi estas preskaŭ kolorblinda. Malgraŭ, ĝi bonvidas en malbrila lumo. Mirigaj bestoj estas katoj.

    Malgraŭ tio, kiu estas la plej ŝatata televida programo de la kato?

    Amike!

  2. Saluton, David!
    Antaŭ du-tri jaroj mi unuafoje rimarkis lian reagon al televid-ekrano. Tiam oni elsendis animaĵon de pingvenoj.

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *