Mi el mioj

Mi havas ĝis nun ne solvitan demandon.
Kiam mi estis dekkelkjarulo, iun tagon mi ekpensis, kial mi estas ĉi tiu mi, kaj kial mi ne estas iu alia mi. Mi konscias, ke mi estas mi. Aliaj diras, “Mi estas mi!” Do ekzistas multaj mi (= mioj) en la mondo.
Mi ne kredas je Dio. Io supernatura ne ekzistas en la Universo. Homa menso estas integrita tuto de fizikaj kaj kemiaj procezoj.
Devas esti tute hazarde, ke mia mio ekestis en ĉi tiu homa korpo. Kial mia mio ne ekestis en iu alia homa korpo? Mia mio povus ekesti, ekzemple, en via korpo. Kaj via mio povus ekesti en mia korpo. Tamen tio ne okazis.
La demando ĝis nun ne estas solvita. Aŭ eble mi starigis malĝustan demandon.

9 pensoj pri “Mi el mioj”

  1. Vi skribis:
    > “Mia mio povus ekesti, ekzemple, en via korpo. Kaj via mio povus ekesti en mia korpo. Tamen tio ne okazis.”

    Kaj mi respondas:

    Se tio estus fakte okazinta, vi estus farante la saman demandon, ekde tiu “alia” korpo (kiu jam ne estus ec “alia” sed via).
    Mi ne vidas kial vi ne estus farante la saman demandon, ekde tiu “alia” korpo.

  2. Profunda demando, kun rilatoj al aliaj egale profundaj demandoj. Ekzemple: antaŭ ol vi naskiĝis, ĉu vi estis morta? 🙂

    La demando pravigas laŭ mi IUspecan metafizikon, kvankam la nuna etoso ne bonvenigas ion tian. Mi donu mian faman pruvon, ke ekzistas metafizika memo. Imagu, ke oni kreas perfektan fizikan kopion de vi; ĉiuj molekuloj estas precize samaj. (Certe tio estas *logika* ebleco, kaj ĝi ne ofendas al iu scienca principo, laŭ mia scio.)

    Do jen perfekta kopio de vi. Nun mi tenas al via kapo revolveron. Certe ne ĝenos vin, se mi mortigos vin? Ĉar jen la perfekta kopio, kiu pluvivos. Sed neniu cerbsana homo konsentus al tio – eĉ ne la sciencisto, kiu (sub aliaj kondiĉoj) pretendas kredi, ke la memo estas nur iluzio, kreita el memoroj, neŭraj retoj, ktp.

    Kio sekvas de tio? Ke la metafizika memo “ne estas materia”. Ke oni kopias vian korpon (inkl. la cerbon), ne sufiĉas. Laŭ mia pens-eksperimento, ni ĉiuj fakte kredas tion. Mi ne vidas tamen, kiel tio rilatas al kredo je Dio aŭ dioj.

    Ken

  3. A ha! Tre utila observo. Kaj ne nur spaco sed ankaŭ tempo ĉu ne; ĉar post via morto per mia revolvero, la kopio povos ekokupi la saman spacon, sed post ioma tempo.

    Tio signifas, ke nia memo vere ekzistas nur en specifa spactempa loko. Tio gvidas al “solipsismo de la nuna momento”, kiun ŝajne ĉiuj el ni praktike malakceptus (se nur pro la problemo koncepti “la nunan momenton”). Tamen tio ja solvas la problemon: nun vi havas kialon ne voli morti; la kopio ne estas ekzakta.

    Ken

  4. Ankaŭ min infanaĝe pensigis la sama demnado.

    Unue: Se miaj gepatroj ne enamiĝus mi kompreneble ne ekzistus. Feliĉa hazardo, ke okazis tiel. Tamen ekde mia ekvivo (kiu okazis ja fakte jam antaŭnaske)jam ne plu estis hazardo, ke ekestis en mi “mio”, ĉar disvolvo de konscio (interalie pri si mem) estas ja biologie kondiĉita kapablo de ĉiu homo.

    Due: Ke mia “mio” estas (nun) precize tia, kia ĝi estas certe sekvo de multaj pli mal pli hazardaj kondiĉoj kaj okazaĵoj, kiuj influadis mian konscion dum mia ĝisnuna vivo.

    Trie: Mia “mio” ne estas io konstanta. Miaj scioj, pensoj, opinioj daŭre ŝanĝiĝas.

  5. 1. Eble la kopio komence estas precize sama, sed, se oni minacas nur unu el la du homoj per revolvero, tiam la du homoj jam ne plu estas samaj, ĉar ili havis malsamajn spertojn.

    2. Verŝajne oni ne scias, ke la kopio estas precize sama. Komparu: se mi kopias diskon, ekzemple, mi hezitas forĵeti la originalon, ĉar mi emas dubi, ĉu la kopio estas perfekta. Kopii homon apenaŭ estas pli facile ol kopii diskon.

    3. Eble estus pli bone demandi, ĉu vi volonte akceptus, ke oni faru precizan kopion de vi, detruu la originalon, kaj donu al la kopio milionon da eŭroj, kun la supozo, ke vi vidis la proceduron plenumita kun aliaj homoj, do vi scias, ke la kopiado funkcias.

  6. > Devas esti tute hazarde, ke mia mio ekestis en ĉi tiu homa korpo Kial mia mio ne ekestis en iu alia homa korpo?

    jes, tiel ĉiu pensas kiam li akute ekkonscias pri sia memo. sed konscio ne kreiĝis aparte kaj subite eniĝis en ajnan korpon. konscio konstruiĝis samtempe kun la korpo, kun la spertoj, kun la ĉirkaŭaj kondiĉoj. ĉiu mio estas diversa de aliaj mioj ĝuste pro la propraj travivaĵoj. aliaj mioj estas ne nur aliaj, sed aliecaj pro siaj aliaj travivaĵoj.

    konscio kapabligas nin imagi, ke ni loĝus en alia korpo, en la situacio de iu alia. plejofte ni faras tion por pluimagi, kiel ni agus anstataŭ la koncerna homo, uzante la frukton de nia propra sperto anstataŭ lia. tial ni kapablas parte kompreni unu la alian, konsili unu al la alia, helpi unu la alian al pli liberaj decidoj: “se mi estus en via loko…”.

Lasi respondon al Johano Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *