Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

kun certaj paŝoj

    kun certaj paŝoj
    limdato proksimiĝas —
    hejtilo milda

Publikigita je 2009-12-06Kategorioj Hajko1 komento pri kun certaj paŝoj

sur nudaj branĉoj

    sur nudaj branĉoj
    nun kelkaj ruĝaj beroj —
    ĉielo bluas

Publikigita je 2009-12-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri sur nudaj branĉoj

vintra sunlumo

    vintra sunlumo —
    per karnomankaj brakoj
    teni kviete

Publikigita je 2009-12-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri vintra sunlumo

sekaj sonoj

    sekaj sonoj el
    paĝoj de taggazeto —
    vintra vespero

Publikigita je 2009-12-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri sekaj sonoj

arboj en lumo

    arboj en lumo
    viciĝas kun folioj
    varikoloraj

Publikigita je 2009-12-02Kategorioj Hajko1 komento pri arboj en lumo

longa mallonga

    longa mallonga
    senfara hejmrestado
    pro malvarmumo

Publikigita je 2009-12-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri longa mallonga

vakaj okuloj

    vakaj okuloj
    de argilaj figuroj —
    malvarma vento

Publikigita je 2009-11-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri vakaj okuloj

argilfiguroj

    argilfiguroj
    gardas tombomonteton —
    roŭsoj plenruĝaj

*****
roŭso: Rhus succedanea, falfolia arbo el la genro sumakoj el la familio anakardiacoj.

Publikigita je 2009-11-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri argilfiguroj

matennebulo

    matennebulo —
    hodiaŭ ekflorintaj
    du ruĝaj floroj

Publikigita je 2009-11-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri matennebulo

kato en brakoj

    kato en brakoj —
    dividante la sunon,
    lumon kaj varmon

Publikigita je 2009-11-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato en brakoj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 22 Paĝo 23 Paĝo 24 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress