Estas malvarme hodiaŭ

kato sur betonmuro

Hodiaŭ estas tre malvarme. Veterprognozisto diras, ke preskaŭ tutan Japanion kovros la frosta aermaso el Siberio. Estos malvarme same al la fino de januaro, la plej malvarma tempo en nia lando.

Malgraŭ la malvarmo mia amata kato Bii eliris por ĉiutaga patrolado ankaŭ ĉi matene.

Mi fotis lin sidantan sur la betonmuro malantaŭ mia domo.

Skafarkoj kun rafano

Mia konato refoje kunportis al mi sakon da konkuloj. Hodiaŭ skafarkoj.
Mi metis ilin en akvoplenan pelvon. Mia edzino unue rostis ilin en pato, kaj elŝeligis viandon el malfermita konko. Poste ŝi kuiris ilin kun tranĉitaj rafanoj.
Ŝi gustigis la kuiraĵon simple per sukero kaj sojo. Ĝi estis tre bongusta, ĉar oni povas preni bongustan brogaĵon el skafarkoj.

skafarko: Genro [Scapharca] el duvalvuloj. Unu specio [Scapharca broughtonii] estas karakterizita de ruĝeta karno, manĝebla kaj krude kaj kuirite.

Meduzo en vitra globo

meduzo en vitra globo

Tiun ĉi vitran artaĵon mi aĉetis, kiam mi vizitis la varmofontan urbeton Jufuin [Yufuin] antaŭ kelkaj jaroj.

Malgranda meduzo estas enfermita en vitra globo. La enfermita meduzo ne estas naturaĵo, sed imitaĵo el papersimila maldika materialo.

Mi miras, kiamaniere oni povis enfermi tian fajnaĵon en vitra globo.

Nebula vojo

Hodiaŭ iom pluvetis. Kaj vespere estis pli kaj pli malvarme.

Ĉirkaŭ je la 10-a ptm, kiam mi veturis sur vojo tra kamparo al mia hejmo, tie kaj tie nebuloj kovris la vojon. En la densaj nebuloj apenaŭ taŭgis la frontolampoj.

Mi streĉite stiradis la aŭton ĉi-vespere.

Novjara kalendaro

Ja alvenis decembro, la lasta monato de la jaro. Nun restas la lasta folio de kalendaro sur la muro de mia ĉambro.

Fine de ĉiu jaro mi aĉetas kalendaron por la nova jaro. Ankaŭ ĉi-jare mi aĉetis kalendaron kun fotoj de japanaj katoj, kiujn fotis IŬAGOO Micuaki (Mitsuaki Iwago), fama fotografo pri animaloj.

Mi ĝuas la fotojn de ĉarmaj katoj.

La ruino de antikva vilaĝo

Yoshinogari - ruino de antikva vilaĝo

Hieraŭ mi kaj mia edzino vizitis la historian parkon de Joŝinogari (吉野ヶ里/Yoshinogari). Ĝi enhavas la ruinon de antikva vilaĝo (en la 3-a jarcento p.K.) el Jajoja epoko (弥生時代/Yayoi Jidai, 3-a jc. a.K. – 3-a jc. p.K. ).

Tiutempe japanoj jam scipovis rizokultivadon, kaj loĝis kolektive en vilaĝo ĉirkaŭita de palisbariloj kaj ĉirkaŭfosaĵoj. El la ruino oni elfosis multe da argilaĵoj kaj bronzaĵoj.

En la parko oni restaŭris antikvajn domojn kaj ĉirkaŭbarilojn. Do vizitantoj povas sperti kaj studi la vivon de Jajojaj antikvuloj.

Estis malvarme hodiaŭ

La minimuma temperaturo de hodiaŭa mateno estis 7,4 gradoj celsiaj. Kaj la maksimuma temperaturo estis 15 gradoj celsiaj.

Estis malvarme hodiaŭ. Sed estos pli malvarme morgaŭ. Meteologia observatorio prognozas, ke morgaŭa maksimuma temperaturo estos 13 gradoj celsiaj.

Ja vintro alproksimiĝas paŝon post paŝo.

Ruditapoj bongustaj

Hodiaŭ mia konato kunportis al mi sakon da ruditapoj, konkuloj kun du valvoj. Mi metis ilin en akvoplenan pelvon por ke ili eliminu el si sablerojn. Mia edzino kuiris ilin kun misosupo. La misosupo kun ruditapoj estis tre bongusta.

ruditapo: Genro [Ruditapes] el duvalvuloj. En Japanio ĝi estas ordinara specio [Ruditapes philippinarum] kun la grando je ĉ. 4 cm, kiun oni manĝas per misosupo aŭ per buterfrito.

Griza sturno

Ĉirkaŭ tagmezo mi vidis televidon en la familia ĉambro. Subite mi aŭdis mallaŭtan sed senĉesan pepadon ekstere. Estas neordinara afero.

Mi eliris en ĝardenon, kaj torvis amason da birdoj pepantaj sur elektraj dratoj super la strato. Ili nombris ja pli ol cent! Ĝi estis aro de grizaj sturnoj [Sturnus cineraceus].

Kiam mi prenis fotilon, la sturnoj disflugis for, surprizite de ia bruo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prezenti ilian foton.