Hodiaŭ iom pluvetis. Kaj vespere estis pli kaj pli malvarme.
Ĉirkaŭ je la 10-a ptm, kiam mi veturis sur vojo tra kamparo al mia hejmo, tie kaj tie nebuloj kovris la vojon. En la densaj nebuloj apenaŭ taŭgis la frontolampoj.
Mi streĉite stiradis la aŭton ĉi-vespere.
Cxio samas al mia hejmloko,en la malvarma kaj nebula nokto mi piedpasxas tra la stratoj por reveni al mia hejmo.
sincere via cxina samideano,hu guopeng
Sxajnas al mi, en la nebula nokto malvarmo estas altgrada,ventego blovas rapide.mi piedpasxas tra la stratoj por reveni al mia hejmo.
cxio samas al via loko.
Saluton, Hu!
Vento kaj nebulo! Mi supozas, ke tre granda amaso de nebulo ĉirkaŭas vian urbon.