Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

monta ŝoseo

    monta ŝoseo
    trakuras kuntrenante
    grimpherbajn ondojn

Publikigita je 2009-08-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri monta ŝoseo

kato kuretas

    kato kuretas
    rapide ĝis dompordo —
    matena frisko

Publikigita je 2009-08-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato kuretas

pano kaj lakto

    pano kaj lakto
    kaj laktuko aldone —
    matena frisko

Publikigita je 2009-08-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri pano kaj lakto

ĉifitaj nuboj

    ĉifitaj nuboj
    grizaj, nigraj, helgrizaj —
    paseme pluvas

Publikigita je 2009-08-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĉifitaj nuboj

jam finlegitaj

    jam finlegitaj
    tri libroj sur littablo —
    aŭtuno frua

*****
Kiel mi antaŭe skribis, jam estas aŭtuno laŭ la japana malnova kalendaro (luna kalendaro).

Publikigita je 2009-08-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri jam finlegitaj

perdinte vojon

    perdinte vojon
    sola en homamaso —
    flamanta suno

Publikigita je 2009-08-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri perdinte vojon

cikado falis

    cikado falis —
    ne same al hieraŭ
    iras hodiaŭ

Publikigita je 2009-08-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri cikado falis

aĉetpreparas

    aĉetpreparas
    suŝion kaj saŝimon
    patrina moŝto

Publikigita je 2009-08-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri aĉetpreparas

la kormuskolo

    la kormuskolo
    ne emas kuntiriĝi —
    somera tago

Publikigita je 2009-08-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri la kormuskolo

kaj tagojn poste

    kaj tagojn poste
    kun pli densa purpuro
    farbito floras

Publikigita je 2009-08-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri kaj tagojn poste

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 33 Paĝo 34 Paĝo 35 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress