Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

bluaj farbitoj

    bluaj farbitoj —
    gardeme kato snufas
    ĉirkaŭaeron

Publikigita je 2009-07-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri bluaj farbitoj

disetenditaj

    disetenditaj
    verdaj branĉoj stirakaj —
    pluvo odoras

Publikigita je 2009-07-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri disetenditaj

trans vitra pordo

    trans vitra pordo
    atendas senkompate
    varma aero

Publikigita je 2009-07-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri trans vitra pordo

farbitaj floroj

    farbitaj floroj —
    pli pezas en sabato
    matenĵurnalo

Publikigita je 2009-07-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri farbitaj floroj

helblankaj nuboj

    helblankaj nuboj —
    gutinjekto hodiaŭ
    helpas ne bone

Publikigita je 2009-07-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri helblankaj nuboj

cuja sereno

    cuja sereno —
    kunigante librojn por
    filo en lito

Publikigita je 2009-07-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri cuja sereno

klimatizite

    klimatizite —
    per kvar gutinjektiloj
    tenata koro

Publikigita je 2009-07-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri klimatizite

brosi bankuvon

    brosi bankuvon
    kun piedoj en akvo —
    ŝvito agrable

Publikigita je 2009-07-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri brosi bankuvon

blanka littuko

    blanka littuko —
    estas du plejgravaĵoj
    manĝi kaj feki

Publikigita je 2009-07-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri blanka littuko

atendas vokon

    atendas vokon
    ĉiu sur seĝo — zumas
    klimatizilo

Publikigita je 2009-07-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri atendas vokon

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 36 Paĝo 37 Paĝo 38 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress