Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

paŭzo de cujo

    paŭzo de cujo —
    eĉ en korton malsekan
    infanoj ŝprucas

Publikigita je 2009-07-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri paŭzo de cujo

cujo kulmina

    cujo kulmina —
    peze ŝarĝite pendas
    lavaĵombrelo

Publikigita je 2009-06-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri cujo kulmina

pluvintermito

    pluvintermito —
    surpriza vizito de
    kara amiko

Publikigita je 2009-06-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvintermito

pluvduŝo pasis

    pluvduŝo pasis —
    pro vento tralavita
    pufa kurteno

Publikigita je 2009-06-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvduŝo pasis

kato pendolas

    kato pendolas
    haste inter fenestroj —
    pluvofermita

Publikigita je 2009-06-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato pendolas

svenema takto

    svenema takto
    de bitplena fiksdisko —
    humida nokto

Publikigita je 2009-06-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri svenema takto

najbara fenestro

    najbara fenestro
    sollumas en mallumo —
    vento malseka

Publikigita je 2009-06-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri najbara fenestro

kato senmova

    kato senmova —
    frapas fenestran vitron
    vento kun pluvo

Publikigita je 2009-06-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato senmova

pluvo pli forta

    pluvo pli forta —
    traekzameni truon
    de pastoringo

Publikigita je 2009-06-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvo pli forta

nubojn ja pelas

    nubojn ja pelas
    forta vento el sudo —
    pasemaj pluvoj

Publikigita je 2009-06-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri nubojn ja pelas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 38 Paĝo 39 Paĝo 40 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress