Radioaktiva poluado ne ĉesas en la atomcentralo Fukuŝima

La 10an de julio Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) publikigis pri la atomcentralo Fukuŝima-Daiiĉi, ke la mezurita koncentriteco de radioaktivaj cezioj estis 22 000 bekereloj en 1 litro de la poluita akvo ĉerpita el observa puto inter Reaktoro 2 kaj la marbordo, kaj ke la koncentriteco 100-obliĝis en ĉi tiuj 4 tagoj.
Japana Nuklea Reguliga Komisiono (NRA) esprimis fortan suspekton, ke altnivele poluita akvo trapenetras la grundon kaj elfluas en la maron.

Alvoko okaze de la Internacia Virina Tago 2013

Mi plusendas jenan mesaĝon de japanaj esperantistoj el Hiroŝimo.

Alvoko okaze de la Internacia Virina Tago 2013

Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.
Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2013 Hirosima lanĉas mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni la alvokon al viaj geamikoj.
Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima.
Limdato estas la 10-a de februaro 2013, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj ek de la 18-a de februaro.
Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko

———————————————

Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2013, Hirosima, konsistas el 23 organizoj kaj la municipo Hirosima, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.

En la 3-a de marto,2013, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per aldono de saĝoj kaj fortoj, kaj por antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Post publikigo de la “Listo pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia Forumo en oktobro, 2012, ni denove pripensis pri nuna situacio de la japanaj virinoj. Laŭ vidpunkto pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukiteco, sano, vivkondiĉo, partopreno en politiko, entute la japanaj virinoj lokiĝas 101-a pozicio en la listo! Longe daŭras malprospera ekonomio aldone al la katastrofo kaj de naturo kaj de la atomcentralo, kiu aparte atakas gejunulojn kaj virinojn.

“Ni pripensu pri feliĉo de la virinoj” estas la ĉefa temo de la Tago, 2013, kaj ni lernas pri hodiaŭa situacio de virinaj vivo, malriĉeco, kaj ties influo al kresko de infanoj, en Hirosima, kaj en Japanio. Ni kosiliĝas pri niaj taskoj, kaj antaŭen puŝos komunan partoprenon de geviroj en la socio.

Bonvolu informi nin pri situacio de virinaj vivo kaj laboro ĉirkaŭ vi, ni petas. Vian mesaĝon ni ekspozicios en tri kunvenejoj de la urbo.

S-ino YOSIDA Mariko
Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima
La municipo Hirosima

Kun virinaj organizoj: Arko de Hirosima / Konsilio Yui-porto / Kina karavano / Novjapana virina asocio / Ligo de vartistoj / Hirosima Esperanto-Centro / Ligo de medicinaj sindikatoj / Sindikato de emeritoj / Instruista laborsindikato / Ligo de solaj patrino k infano (urba) / Laborsindikato de municipaj oficistoj / Laborsindikato de urbaj oficistoj / Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima / Ligo de virinaj asocioj WENET / Ligo de Komercistoj / Virina demokrata klubo / YWCA / Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio / Ligo de Patrinoj de la gubernio / Koruso Paĉe / Sekcio de komuna partoprenode geviroj de municipo Hirosima / Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

Limdato kaj aliaj: ĝis la 10-a, februaro 2013.
Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka(ĉe)mua.biglobe.ne.jp [Anstataŭigu (ĉe) per @]
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio

Pacdeklaro de Nagasako, 2012

La 9an de aŭgusto, revenis la memortago por la atombombitaj viktimoj.
Mi tradukis la pacdeklaron de la urbestro de Nagasako en Esperanton kaj afiŝis ĉi-sube.
Mi dankas membrojn de Metiejo por Esperanta Tradukarto (METa) pro lingva kontrolado al mia tradukaĵo.

Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon, sed nepre kun fontindiko.

Pacdeklaro de Nagasako

Homoj senprudente ripetadis militojn. Sed, eĉ dum militado, ekzistas agoj nepermeseblaj. Nuntempe laŭ internacia humana leĝo estas krima ago, mortigi aŭ vundi infanojn, patrinojn, civilulojn, vunditajn soldatojn aŭ militkaptitojn. Plue, la leĝo klare malpermesas uzon de “malhumanaj armiloj” kiel venenaj gasoj, biologiaj armiloj, kontraŭpersonaj minoj kaj aliaj armiloj, kiuj sendistinge suferigas homojn kaj serioze damaĝas la medion.
En la 9a de aŭgusto, 1945, je la 11a horo kaj 2 minutoj antaŭtagmeze, usona bombaviadilo faligis atombombon sur la urbon Nagasako. Intensaj varmoradioj faris multajn homojn karbaj. Eksploda ventego, kaj fleksis ferajn relojn, kaj disŝiris korpojn de multaj aliaj homoj. Estis nudaj homoj kun pendantaj haŭteroj; patrinoj brakume portantaj infaneton senkapan. Eĉ homoj laŭaspekte nedamaĝitaj mortis unu post alia. En tiu jaro mortis ĉirkaŭ 74 000 homoj kaj vundiĝis ĉirkaŭ 75 000 homoj. Postvivantaj atombombitoj, jaron post jaro, suferadas je pli alta kvanto de malsaniĝo, kiel kancero aŭ aliaj malsanoj, influita de radiado. Iliaj maltrankviloj ne malaperas eĉ nun.
Kial nukleaj armiloj, kiuj sendistinge kaj kruelege forrabas multajn vivojn kaj suferigas postvivantojn dum longa tempo, ne jam estas malpermesitaj?
En novembro, 2011, la Internacia Movado de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, kiu delonge observadis la kruelecon de milito, adoptis rezolucion bazitan sur humaneco, “Ekiri al la kompleta nuligo de nukleaj armiloj”. En majo, 2012, la preparkomitato de “la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)” kunsidis en Vieno. Multaj el la partoprenintaj landoj menciis la malhumanecon de nukleaj armiloj, kaj 16 landoj kunlabore prezentis “la komunan deklaron pri humana aspekto de nuklea malarmado”. Finfine nun, laŭtiĝas voĉoj por difini nukleajn armilojn kiel malhumanajn. Tio estas sama voĉo, kiun la homoj el la atombombitaj urboj jam delonge levadis per la tuta forto.

Sed en kia situacio ni fakte estas?
19 000 nukleaj armiloj nun ekzistas en la mondo. Ni sur la tero vivas en danĝero, ke post kelkaj minutoj eksplodus nuklea milito. Kio okazos al la homaro, kiam oni uzos nukleajn armilojn multe pli detrupovajn ol la atombomboj faligitaj sur Hiroŝimo kaj Nagasako?
Por certigi, ke Nagasako estu la lasta urbo atakita de nuklea armilo, ni devas klare malpermesi ne nur atakon per nukleaj armiloj, sed ankaŭ ĉion ekde ilia disvolvo ĝis ilia dislokado. Nova aranĝo estas bezonata, kiu superas la limon de “la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)”. Kaj ni jam trovis kelkajn novajn metodojn por tio.
Unu metodo estas “la Konvencio pri Nukleaj Armiloj (NWC)”. En 2008 la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Ban Ki-mun] esprimis ĝian neceson. En 2010 la fina dokumento de “la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT)” unuafoje menciis ĝin. Ĝuste nun la internacia komunumo devas fari unu konkretan paŝon por konkludi la konvencion.
Kreado de “zono sen nukleaj armiloj” estas alia realisma kaj konkreta metodo. Plejparto de la landoj en la suda duonsfero jam apartenas al tiuj zonoj. En ĉi tiu jaro oni klopodas organizi kunvenon por kreado de la zono sen nukleaj armiloj en Meza Oriento. Ni multfoje ĝis nun petis la japanan registaron labori por “la zono sen nukleaj armiloj en Nordorienta Azio”. La japana registaro, klopodu por leĝigo de la tri principoj sen nukleaj armiloj, antaŭenigu supre menciitajn metodojn, kaj tiel alfrontu la seriozan situacion kaŭzitan de nukleaj armiloj en Norda Koreio, kaj prenu gvidan rolon kiel la sola atombombita lando en la mondo.
En aprilo, 2012, en la Universitato Nagasako establiĝis la longe atendita “Centro de Esploro por Nuligo de Nukleaj Armiloj (RECNA)”. De nun ĝi elsendos informojn kaj proponojn por realigi “la mondon sen nukleaj armiloj”, kaj fariĝos bazo por disvastigi kunlaboran reton. Profitante la establon de RECNA, ni decidas, ke ni multe pli persiste plenumu la mision taskitan al ni, la urbo atombombita.

Estas grave alpaŝi al junaj generacioj por realigi la mondon sen nukleaj armiloj. Ekde morgaŭ “la tutmonda forumo pri edukado por malarmado kaj nemultigo de nukleaj armiloj”, kunorganizita de la japana registaro kaj la Universitato de UN, malfermiĝos ĉi tie en Nagasako.
Nukleaj armiloj naskiĝis el malfido kaj timo kontraŭ aliaj landoj kaj ankaŭ el la ideo de regado per fortoj. Nagasako aplikos sian energion ankaŭ al edukadoj por paco kaj internacia interkompreniĝo, por ke estontaj generacioj povu krei socion bazitan sur reciproka fido, sekureca sento kaj harmonia kunvivado.

La akcidento de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO) skuis la mondon. Ni afliktiĝas pro tio, ke homoj en Fukuŝimo ankoraŭ nun vivas sub ĉiutaga minaco de radioaktiveco. Ni, la urbanoj de Nagasako, plu staros kun la homoj en Fukuŝimo kaj subtenados ilin. Ni petas, ke la japana registaro rapidigu la rekonstruadon de la regionoj damaĝitaj de la tertremo kaj la cunamo, kaj ankaŭ ke ili montru al ni celojn kaj konkretajn metodojn de nova energipolitiko por rekonstrui socion sen minaco de radioaktiveco. Ne estas prokrastebla la problemo, kiel trakti grandegan kvanton da altnivelaj radioaktivaj forĵetaĵoj, kiuj amasiĝis dum funkciado de la atomcentraloj. La internacia komunumo devas kunlabore solvi la problemon.

Meza aĝo de la postvivantaj atmbombitoj superis 77 jarojn. Ni petas ankoraŭfoje, ke la japana registaro sincere aŭskultu la suferantojn de la atombombado, kaj klopodu por pliampleksigo de subtenaj politikoj.
Ni esprimas nian sinceran kondolencon al la pereintoj de la atombombo, kaj deklaras, ke ni plu klopodos por la kompleta nuligo de nukleaj armiloj kunlabore kun la urbanoj de Hiroŝimo kaj ĉiuj tiuj homoj en la mondo, kiuj havas la komunan ideon por la mondo sen nukleaj armiloj.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2012

(Esperantigita de Vastalto)

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie kaj alilingvajn tradukojn (pdf) ĉi tie.

Tri jarojn poste …

Hodiaŭ poŝtisto alportis leteron adresitan al mia filo. Ĝi estas avizletero pri renovigo de trijara kontrakto de certa servo.
Kiel mi jam skribis ĉi tie, mia filo forpasis antaŭ du jaroj. La koverto kun lia nomo repensigis min iomete pri li.
Kredeble antaŭ tri jaroj li faris la trijaran kontrakton, neniel antaŭpensante, ke li forlasos la mondon nur unu jaron poste. Tiutempe neniu el mia familio supozis la sortobaton.
Jes, tia estas homa pensado. Tio estas homa vivo.